La tivoj estas etno en Okcidentafriko. La plejparto el ili, proksimume 2.212.000 tivoj, vivas en Niĝerio, minoritato el ili loĝas en la najbara ŝtato Kameruno.[1]
En Niĝerio, kie la plejparte kristanaj tivoj konsistigas 2,5% de la tuta loĝantaro, ili loĝas tradicie en la federaciaj ŝtatoj Benueo (Benue), Tarabao (Taraba) kaj Nasaravo (Nassarawa) en la centra oriento.