Universitato de Durham
Aspekto
La Universitato de Durham (angle University of Durham sed ankaŭ konata kiel Durham University) estas universitato en Anglio. Ĝi troviĝas en la urbo Durham kaj ĝi estis fondita en 1832 per Act of Parliament kaj ricevis Royal Charter en 1837. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.
La Universitato de Durham enhavas 63 konstruaĵojn, inkluzivante kastelon kaj artdekora kapelo el la 1930-aj jaroj. Kiel Oksfordo kaj Kembriĝo, Durham enhavas kolegiojn. Malsame de Oksfordo kaj Kembriĝo, la Durhamaj kolegioj ne instruas, krom St John's College, kiu trejnas pastrojn. Durham havas 16 kolegiojn.
Kolegioj de la Universitato de Durham
[redakti | redakti fonton]KOLEGIO | FONDITA |
Kolegio Collingwood | 1972 |
Kolegio Grey | 1959 |
Kolegio Hatfield | 1846 |
Kolegio Josephine Butler | 2006 |
Kolegio St Aidan's | 1947 |
Kolegio St Chad's | 1904 |
Societo St Cuthbert's | 1888 |
Kolegio St Hild and St Bede | 1975 |
Kolegio St John's | 1909 |
Kolegio St Mary's | 1899 |
Kolegio Trevelyan | 1966 |
Universitata Kolegio | 1832 |
Kolegio Ustinov | 1965 |
Kolegio Van Mildert | 1965 |
Kolegio Stephenson | 2001 |
Kolegio John Snow | 2001 |