Tierra de Pinares
Pinartero, en hispana Tierra de Pinares (Tero de Pinaroj), estas unu el ok komarkoj de la provinco Valadolido, kaj komarko ankaŭ de la provinco Segovio, ambaŭ en regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio, krom alia etendo en oriento de la provinco Avilo. Ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. La komarko Pinartero de la provinco Valadolido estas limigita norde per la komarko Campiña del Pisuerga, kaj laŭhorloĝe kun Páramos del Esgueva, Campo de Peñafiel, la provinco Segovio sude kaj Tierra de Medina kaj Campo de Peñafiel (okcidente).
Municipoj
[redakti | redakti fonton]En Valadolido
[redakti | redakti fonton]La komarko konsistas el 22 aŭ 32 municipoj, depende de la konsideroj, nome la jenaj:
- Aldea de San Miguel, Aldeamayor de San Martín, Camporredondo, Mojados, La Pedraja de Portillo, Portillo, San Miguel del Arroyo, Viloria, Aguasal, Alcazarén, Almenara de Adaja, Bocigas, Boecillo, Cistérniga, Cogeces de Íscar, Fuente-Olmedo, Hornillos de Eresma, Íscar, Laguna de Duero, Llano de Olmedo, La Parrilla, Megeces, Montemayor de Pililla, Olmedo, Pedrajas de San Esteban, Puras, Quintanilla de Onésimo, Santibáñez de Valcorba, Sardón de Duero, Traspinedo, Tudela de Duero, Valdestillas, kaj Viana de Cega.
En Segovio
[redakti | redakti fonton]La komarko konsistas el 49 municipoj, nome la jenaj:
- Adrados, Aguilafuente, Aldeasoña, Cabezuela, Calabazas de Fuentidueña, Cantalejo, Carbonero el Mayor, Cobos de Fuentidueña, Cozuelos de Fuentidueña, Cuéllar, Cuevas de Provanco, Chañe, Fresneda de Cuéllar, Frumales, Fuente el Olmo de Fuentidueña, Fuente el Olmo de Íscar, Fuentepelayo, Fuentepiñel, Fuenterrebollo, Fuentesaúco de Fuentidueña, Fuentesoto, Fuentidueña, Gomezserracín, Hontalbilla, Laguna de Contreras, Lastras de Cuéllar, Mata de Cuéllar, Membibre de la Hoz, Navalilla, Navalmanzano, Navas de Oro, Olombrada, Orejana, Perosillo, Pinarejos, Pinarnegrillo, Remondo, Sacramenia, Samboal, San Cristóbal de Cuéllar, Sanchonuño, San Martín y Mudrián, San Miguel de Bernuy, Sauquillo de Cabezas, Torrecilla del Pinar, Turégano, Vallelado, Valtiendas, Veganzones, Villaverde de Íscar, kaj Zarzuela del Pinar.
En Avilo
[redakti | redakti fonton]La komarko nomiĝas Komarko de Burgohondo-Cebreros-El Tiemblo (Valo de Alberche kaj Tero de Pinaroj).