Orejana
Orejana | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40176 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 62 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 10′ N, 3° 47′ U (mapo)41.163333333333-3.7783333333333Koordinatoj: 41° 10′ N, 3° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 132 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Orejana [+] | |||
Orejana [oreĤAna] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. Devene el mezepoka lokaro, Orejana estas komponata de kvin loĝlokoj: Sanchopedro, Revilla, El Arenal, Orejanilla kaj La Alameda. La sidejo de la urbodomo estas en El Arenal. La antikva loĝloko Orejana estis ĉe la preĝejo de Sankta Johano Baptisto, je ĉirkaŭ 400 m oriente de Revilla. La kvin vilaĝoj plutenas jurisdikcian kaj teritorian unuecon kiu estis konstatita almenaŭ ekde la 14-a jarcento en dokumentoj konservitaj en la arkivo de Pedraza.
Toponimio
[redakti | redakti fonton]Etimologie la loknomo Orejana devenas el Aureliana, nomo kiu ŝajne deriviĝis el Aurelia, patrino de la romia imperiestro Trajano. La zono nomiĝis Aureliana, poste Oreliana, Orellana kaj finfine Orejana. En Orejanilla estis romiaj restaĵoj atribuataj al la domo en kiu Aurelia naskis sian filon Trajano.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 66 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1900-aj jaroj.
Ĝi distas 37 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Valleruela de Pedraza, La Matilla, Valleruela de Sepúlveda, Prádena kaj Arcones. Ĝi estas inter Pedraza, Arcones kaj Valleruela de Pedraza.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj de Sankta Johano Baptista kaj de la Sankta Spirito, kaj la ermitejoj de Sankta Ramón Nonato kaj de Sankta Gregorio.