Wilhelm Jordan
Wilhelm Jordan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Jordan | |||||
Naskonomo | Carl Friedrich Wilhelm Jordan | ||||
Naskiĝo | 8-an de februaro 1819 en Ĉernjaĥovsk | ||||
Morto | 25-an de junio 1904 (85-jaraĝa) en Frankfurto ĉe Majno | ||||
Tombo | Frankfurt Main Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Carl August Jordan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto aesthetician (en) politikisto verkisto ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo kaj ĵurnalismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Carl Friedrich Wilhelm JORDAN (naskiĝinta la 8-an de februaro 1819 en Insterburg, mortinta la 25-an de junio 1904 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana verkisto kaj naturscienculo. Li estis reprezentanto de Butzenscheibenlyrik.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis inter 1838 kaj 1842 en Kenigsbergo, tre influate de Karl Rosenkranz, komence teologion, poste filozofion kaj natursciencojn. Doktoriĝinte pri filozofio li daŭrigis studentan vivon en 1842/43 en Berlino antaŭ ekloĝado en Lepisko. Pro politikaj kaj religiaj skribaĵoj li estis forpelita el Saksujo kaj iris Bremenon kie li vivis ĝis februaro 1848 kiel verkisto kaj instruisto.
Por Freienwalde li estis elektita deputito por la frankfurta parlamento, kie li plurfoje paroladis en favoro de la poloj. Nomumite sekretario de la mararmea komisio li vokiĝis - post la decido krei modernan mararmeon - en la mararmean sekcion de la Regna ministerio pri komercado. Post aŭkcia vendo de la batalŝipoj li estis maldungita de la parlamento kaj ekloĝis en Frankfurto.
Krom kelke da tradukitaĵoj, li publikigis »Glocke und Kanone« (Kenigsbergo 1841) kaj »Irdische Phantasien« (akraj politikpoeziaĵoj, Kenigsbergo 1842), »Litauische Volkslieder und Sagen« (Berlino 1844), »Die begriffene Welt« (popularaj natursciencaj kajeroj, Lepsiko 1843 kaj 1844); »Schaum«, Dichtungen (poemoj, Lepsiko 1846); »Ihr träumt. Weckruf an das Ronge-berauschte Deutschland« (Lepsiko 1845), »Geschichte der Insel Haïti und ihres Negerstaates« (Lepsiko 1846–49), »Demiurgos« (religia dramo, Lepsiko 1852–54), »Die Liebesleugner«, (lirika komedio, Lepsiko 1855);,»Tausch enttäuscht« (komedio 1856), »Graf Dronte« (dramo 1856), »Der falsche Fürst« (dramo 1856), »Die Witwe des Agis« (tragedio, Frankfurto 1858), »Shakespeares Gedichte« (Berlino 1861) kaj la tradukon de tragedioj de Sofoklo (Berlino 1862).
Konsidereblas ĉefverkoj liaj »Die Witwe des Agis« kaj »Demiurgos«, ĉi lasta filozofia kreaĵo en epika-drama formo, simile al Faŭsto, ne sen meritoj koncerne la pensojn sed tro longa kaj fakte sen intrigo.
En 1865 li fariĝis rapsodo kun recitado de »Nibelunge«, re-komponado de la Nibelunga sagao en du partoj: »Sigfriedsage« (Frankfurto 1867–68) kaj »Hildebrants Heimkehr« (1874). Pro furoro en tuta Germanujo li eĉ prezentis sin en Usono. Ideojn pri revivigo de la malnovgermana epopeo li surpaperigis ĉe »Das Kunstgesetz Homers und die Rhapsodik« (1869), »Der epische Vers der Germanen und sein Stabreim« (1868) kaj »Epische Briefe« (1876). Malgraŭ bonege komponitaj partoj kaj epikaj kulminoj ankoraŭ pli-imponigitaj per propra recitado, la verko »Nibelunge« estis pli eksperimento ol natura kreo. En filozofiozaj romanoj »Die Sebalds« (Stuttgart 1885) kaj »Zwei Wiegen« (Berlino 1887) legablas lia naturscienca optimismo kaj religio de vivoĝojo.
Krom la menciitaj aferoj li publikigis (en memeldonado) ankoraŭ: la komediojn »Durchs Ohr« (1870), »Sein Zwillingsbruder« (1883) kaj »Tausch enttäuscht« (1884); la poeziaĵojn »Strophen und Stäbe« (1871); la dramojn »Arthur Arden« (1872), »Liebe, was du lieben darfst« (1892); la poemojn »Andachten, (1877); »Die Erfüllung des Christentums« (1879); la rakonton »Feli Dora« (1889); »Episteln und Vorträge« (1891); »Deutsche Hiebe« (pamfleto kontraŭ la naturalistoj, 1891); »Letzte Lieder« (1892); la poemojn »In Talar und Harnisch« (1898); la tradukon de pluraj dramoj de Ŝekspiro por la t.n. Dingelstedt-eldono (Hildburghausen 1865 ss.), de homeraj epopeoj en heksametroj (»Odyssee«, 1875; »Ilias«, 1881) kaj de »Edda« (de malbona kvalito, Berlino 1887).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Jordan, Wilhelm" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Lepsiko 1907, p. 305-306