Butzenscheibenlyrik
Butzenscheibenlyrik (laŭvorte: Bovokula liriko; alia germanlingva faktermino estas Goldschnittlyrik) estas malestimanta-moka nomo por ĝenro de sentimentaj, historiigaj kantoj, baladoj kaj versrakontoj estiĝintaj en la dua duono de la 19-a jarcento. La poeziaĵoj temigas idealigitajn, naciheroajn motivojn de kavalira kulturo, de mezepoka amkanto kaj de pseŭdo-mezepoka romantiko kie rolulas vino, burgoj kaj vagantoj. Tiaj revigoj speguliĝas ankaŭ ekstere, per la uzo de latinaj kaj mezaltgermanaj vortoj, arkaismaj frazoj kaj pentranta retoriko.
Kaŭzo estas versimile ankaŭ la estiĝo de la Germana Imperiestra Regno en 1871. Tiam plifortiĝis la intereso pri germana mezepoko kiel fonto kaj bazo kaj difinhelpilo de pura germaneco. Similaj tendencoj ekzistas ankaŭ en aliaj ĝenroj, ekz. je historia romano kaj dramo.
Elpensis la terminon la germana verkisto, "poeta princo" kaj nobelpremiito Paul Heyse.[1]
Pioniroj estis Gottfried Kinkel, Otto Roquette kaj precipe Joseph Victor von Scheffel. Ĉefreprezentantoj estis Rudolf Baumbach kaj Julius Wolff. Partaj imitantoj estis Wilhelm Jordan, Karl Stieler kaj Friedrich Wilhelm Weber. Ege kontraŭis la ĉi movadon ekde 1890 favorantoj de naturalismo, ekz. ĉirkaŭ Hermann Conradi kaj Arno Holz.