Pajarón
Pajarón | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Politiko | |||
Urbestro | Sofía Gómez Zafrilla | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 84 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 57′ N, 1° 47′ U (mapo)39.9575-1.7830555555556Koordinatoj: 39° 57′ N, 1° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 040 m [+] | ||
Areo | 52,61 km² (5 261 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pajarón [+] | |||
Pajarón [paĥaRON] (Birdego) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La lokano nomiĝas "pajaronero". La censita loĝantaro en 2016 estis de 84 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,6 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Pajarón estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la orienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,051 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 52,61 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°57′27″N 1°46′59″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1289 okazis batalo ĉe Pajarón inter kastilianoj kaj aragonanoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pajarón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Pajarón kie oni alvenis al la nunaj 84. Fakte la loĝantaro duoniĝis dum la lastaj tri jardekoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Suda rigardo al la domaro de Pajarón (Cuenca), el la monteto de la kastelo (2017).
-
Suda rigardo al la domaro de Pajarón (Cuenca), el la monteto de la kastelo (2017).
-
La urbodomo de Pajarón (Cuenca), el la placo (2017).
-
La ruinoj de la kastelo de Pajarón (Cuenca), kun detalo de la tombejo unuarange (2017).
-
Detalo de la Municipa Tombejo de Pajarón (Cuenca), el la monteo de la kastelo (2017).