Arcos de la Sierra
Arcos de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16141 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | María Isabel Recuenco Soliva (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,08 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 2° 7′ U (mapo)40.3468378-2.1130699Koordinatoj: 40° 21′ N, 2° 7′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Areo | 39,5 km² (3 950 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arcos de la Sierra [+] | |||
Arcos de la Sierra (Arkoj de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La lokano nomiĝas "serrano". La censita loĝantaro en 2016 estis de 82 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,08 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Arcos de la Sierra estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,009 m super marnivelo kaj je 36 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, krom je 4 km el Castillejo-Sierra, je kvin el Ribatajada kaj Ribatajadilla kaj je 6 km el Fresneda de la Sierra. La areo de ties teritorio estas de 39,5 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°20′49″N 2°06′47″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Arcos de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Arcos de la Sierra kie oni alvenis al la nunaj 82.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio sed lastatempe el dekstra PP.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (forstado) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj, ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj pro rura turismo al naturaj vidindaĵoj.
En la Natura Parko kie estas Arcos de la Sierra, oni konstatis la ekziston de totalo de 218 specioj de vertebruloj (40 specioj de mamuloj, 156 de birdoj, 14 de reptilioj kaj 8 de amfibioj), el kiuj kvar estas konsiderataj endanĝerigitaj, 24 vundeblaj kaj 147 de speciala zorgo.