Monta serpentaglo
Aspekto
Monta serpentaglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Spilornis kinabaluensis (Sclater, 1919) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Monta serpentaglo (Spilornis kinabaluensis), konata ankaŭ kiel Kinabalua serpentaglo, estas rabobirdo kiu troviĝas en norda Borneo. Ĝi troviĝas je altitudoj de 1000-4100 m en arbaroj, precipe ĉe kriplarbaroj. Kie ties teritorio koincidas, la Kresta serpentaglo ĝenerale loĝas je pli malaltaj altitudoj. La Monta serpentaglo estas pli malhela ol la bornea subspecio de la Kresta serpentaglo.
Tiu orientalisa specio estas minacata pro habitatoperdo. Tamen ili loĝas ene de la Nacia Parko Kinabalu kaj en la Nacia Parko Gunung Mulu. Ties altaltitudaj habitatoj estas kutime tro malproksime por lignoproduktado kaj agrikulturo, kio faras kelkajn el siaj teritorioj sekuraj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Spilornis kinabaluensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 20a Majo 2007. Kriterioj pro klasigo kiel Vundebla.
- Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8026-1
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
|