Jedlová
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jedlová (apartigilo) |
Jedlová | |||
germane Schönbrunn | |||
municipo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Jedlová | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Rivero | Zlatý potok | ||
Situo | Jedlová | ||
- alteco | 590 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 28″ N 16° 19′ 34″ O / 49.65778 °N, 16.32611 °O (mapo) | ||
Katastro | 23,03 km² (2 303 ha) Jedlová u Poličky | ||
Loĝantaro | 1 062 (2024) | ||
Denseco | 46,11 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 569 91 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578185 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Jedlová (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: www.jedlova.com | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Jedlová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 8 km sudoriente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 1 062 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nedvězí, Bystré, Polička, Korouhev kaj Stašov.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis fondita dum regado de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a kiel lima setlejo en Bohemia-Moravia lima regiono.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 919 |
1880 | 2 031 |
1890 | 2 032 |
1900 | 2 115 |
1910 | 2 073 |
1921 | 1 946 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 967 |
1950 | 1 298 |
1961 | 1 327 |
1970 | 1 155 |
1980 | 1 111 |
1991 | 1 088 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 014 |
2014 | 1 030 |
2016 | 1 040 |
2017 | 1 034 |
2018 | 1 022 |
2019 | 1 027 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 020 |
2021 | 1 020 |
2022 | 1 039 |
2023 | 1 050 |
2024 | 1 062 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Preĝejo
[redakti | redakti fonton]En preĝejo de Vizito de Sankta Maria konserviĝis frugotikaj krucaj volboj en presbiterejo, suda portalo el la tempo ĉirkaŭ la jaro 1300, ĥorejo rearanĝita en la jaro 1792, okcidenta fronto el 18-a jarcento, sakristio rekonstruita en la jaro 1833.
La preĝejo estas ununava kun kvadrata presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj oratorio en ĝia dua etaĝo, kun antaŭĉambro kruce volbita sur okcidenta flanko. Fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, en okcidenta flanko troviĝas simpla baroka fronto. Triumfa arko estas pintarka, la navo platplafona, ĥorejo sur lignaj kolonoj. Suda portalo estas ornamita per riĉe profilita embrazuro.
La ĉefaltaro estas klasikisma el la jaro 1799, portala kun bildo de J. Umlauf kaj statuo de Dipatro kun du anĝeloj, super la flankaj enirejoj troviĝas statuoj de Sankta Katarino kaj Sankta Barbara el la jaro 1808. Du flankaj altaroj estas pseŭdobarokaj el la jaro 1887, la predikejo rokoka, orgeno ornamita per rokokaj lignoskulptaĵoj, sur oratorio troviĝas statuo de Madono el tempo ĉirkaŭ la jaro 1600 kun nova poliĥromio, baptujo estas el la 17-a jarcento kun rokoka kovrilo.
Sonorilturo
[redakti | redakti fonton]Sonorilturo troviĝas okcidente ĉe la preĝejo. Ĝi estas prismoforma, la teretaĝo masonita, la dua etaĝo ligna. Ĉirkaŭ la preĝejo kaj sonorilturo estas tombejo ĉirkaŭbarita per ŝtona muro.
Kapeloj
[redakti | redakti fonton]- Apud vojo al Bystré troviĝas kapelo "Ecce Homo" (Jen homo) kun statuo el la jaro 1714
- Ĉe la tombejo estas kapelo de Sankta Johano Nepomuka el la 18-a jarcento
- Kapelo de la Plejsankta Triunuo el la 18-a jarcento
- Kapelo de Sankta Anna el la komenco de 19-a jarcento
- Kapelo de Virgulino Maria Neĝa en lokaĵo Balda el la jaroj 1747 - 1748, oblonga kun poligona fermo, barele volbita.
Statuoj
[redakti | redakti fonton]- Empira krucifikso antaŭ la preĝejo el la jaro 1821 kun emblemo de Martirigo kaj reliefoj de Sankta Maria, Sankta Floriano kaj Sankta Jozefo.
- Humilejo apud la vojo al Stašov.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Estinta banejo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 3 km nordoriente de Jedlová troviĝas lokaĵo Balda, kie estis banejo nomata Zlatá studně (Ora puto). Banejaj objektoj jam ne ekzistas, restis nur kapelo, arbargardistejo kaj fontejo. Apud la fontejo estas refreŝiga kiosko.
Fiŝlagoj
[redakti | redakti fonton]En ĉirkaŭaĵo de Jedlová estas kelkaj novaj kaj malnovaj fiŝlagoj, kiuj prezentas eblojn por banado en natura medio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.