Hornos
Hornos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 574 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 13′ N, 2° 43′ U (mapo)38.216737-2.7191753Koordinatoj: 38° 13′ N, 2° 43′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 865 m [+] | ||
Areo | 117,58 km² (11 758 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hornos [+] | |||
Hornos [ORnos] (Fornoj) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
La areo de la municipo estas 117,58 km2 kie loĝas 601 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 5,37 loĝ./km2.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Hornos situas sur la centro de la komarko Sierra de Segura en la nordoriento de la provinco. Estas sur 865 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj kaj de montaroj de la provinco Ĥaeno. La geografiaj koordinatoj estas 38°13′00″N 2°43′09″O. Hornos inkludas la eksklavon Cabeza de la Viña kiel enklavo ene de la municipa teritorio de Santiago-Pontones.
Parto de la municipo formas parton de la Natura Parko de las Sierras de Cazorla, Segura y Las Villas. Ties teritorio estas ĉefe agrikultura kaj dependa de la olivarboj. Limas kun la teritorioj de Segura de la Sierra, Puente de Génave, Beas de Segura kaj Chiclana de Segura.
Krom la ĉefa urba kerno, estas ses aliaj domaroj:
Domarkernoj | Loĝantoj | Virinoj | Viroj | Distanco (km) |
---|---|---|---|---|
Hornos de Segura (ĉefa urba kerno) | 416 | 215 | 201 | 0 km. |
Cañada Morales | 110 | 58 | 52 | 8 km. |
La Capellania | 22 | 9 | 13 | 8 km |
La Platera | 44 | 21 | 23 | 8 km |
El Tovar | 40 | 15 | 25 | 7 km |
El Tranco | 47 | 24 | 23 | 16 km |
La Venta | 5 | 3 | 2 | 6 km |
Historio kaj priskribo
[redakti | redakti fonton]La Kastelo de Hornos de Segura, de la 12a al la 14a jarcentoj, dominas la setlejon el sia roka gvatejo, kaj estas la ĉefa referenco de la histori-arta komplekso kun la Preĝejo de "Ntra. Señora de la Asunción" (16a jarcento, La Puerta de la Villa kaj El Fuerte (de romia deveno).
Al la kastelo konverĝas la restoj de pecoj da murego, kiu iam ĉirkaŭis totale la urbon. De karaktero komplete defendocela, la aro estas formata de la Ĉefturo, tri pli malgrandaj turoj kaj la restoj de granda salono de kio restas jam nur la ekstera muro kiu fermis la kastelan korton, konservante ankaŭ la restaĵojn de aliaj enmuraj elementoj. Nuntempe estas hejmo de astronomia centro.
La Preĝejo de "Ntra. Señora de la Asunción" estas konstruaĵo de gotika arkitekturo de la unua duono de la 16a jarcento. Ĝi sekvas la stilon propran de la preĝejoj de la Ordeno de Santiago. Estas centra navo, kun kapeloj flankaj. La tegmentoj estas gotikaj, kaj elstaras la stelforma volbo kiu ŝirmas la ĉefaltaron. La retablo estas de fino de la 16a jarcento. La pordego, unu de la unuaj montroj de la plateresko en la Provinco Ĥaeno, estas damaĝita pro la tempopaso.
En la 1950-aj jaroj oni atingis pinton de 3000 loĝantoj, poste okazis falego ĝis la nunaj 600. Tio estas, oni perdis kvar kvinonojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de la municipo de Hornos
- Comarca de Sierra de Segura
- Paisaje de Interés Cultural de Hornos. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico
- Kultura heredo de Hornos en la Guía Digital del Patrimonio Cultural de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Población total de Hornos de Segura».[rompita ligilo] Instituto de Estadística de Andalucía. juntadeandalucia.es, ed. Konsultita la 23an de februaro 2020.
|