Begíjar
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Begíjar (stacidomo). |
Begíjar | |||
---|---|---|---|
Begíjar (Jaén, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Jaén | ||
Municipo | Begíjar | ||
Retpaĝaro | Begíjar.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Begíjar | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 161 [1] | ||
Loĝdenso | 75,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°59′N 3°32′U / 37.983°N, 3.533°U (mapo) Koordinatoj: 37°59′N 3°32′U / 37.983°N, 3.533°U (mapo) | ||
Alto | 565 m | ||
Areo | 42 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Begíjar [+] | |||
Begíjar [beĤIĥar] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko La Loma.
La areo de la municipo estas 42 km2 kie loĝas 3161 geloĝantoj, do loĝdenso estas 75.3 loĝ./km2. Begíjar situas je 45 km de la provinca ĉefurbo Jaén.
La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3161 geloĝantoj de la municipo Begíjar estas 1569 inoj kaj 1592 viroj. En la 42-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 3152 geloĝantoj, kaj aliaj 9 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 29, 15 inoj kaj 14 viroj, kaj mortis 31, 12 inoj kaj 19 viroj. Tiel la natura kresko estis -2 (-0.1%). La laborkapabla loĝantaro estis 1385 homoj (43.8%).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nordokcidente: Torreblascopedro | Norde: Torreblascopedro kaj Lupión | Nordoriente: Ibros kaj Baeza |
Okcidente: Torreblascopedro | Oriente: Baeza | |
Sudokcidente Jaén | Sude: Mancha Real kaj Baeza | Sudoriente: Baeza |
La Kvartalo de la Stacidomo de Begijar estas je 5 km, dum la domaro Posadas Ricas estas je 10 km.
En la areo estas gravaj flaŭro kaj faŭno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La strategia loko de Begíjar, kaj ĝia agrikultura riĉo, ebligis setladon el fora antikveco, ekzemple en fina Neolitiko kaj Kuprepoko (3a jarmilo a.K., Las Majadillas), kaj poste de la Bronzepoko (Terrera del Goterón). El epoko de iberoj estas restaĵoj de fortikaĵo, proksime de la Trajnstación de Begíjar, en kiu oni trovis tipan ceramikon pentritan. En la epoko de la Romia Imperio estis forta homa okupado de la teritorio per vilaoj (Piedra Hincada, Vega del Obispo, Las Delicias kaj Casa del Amor Hermoso).
Dum la epoko de Al Andalus ĝi ricevis la nomon Buxexat, poste Bexijar kaj poste estis konkerita de Fernando la 3-a ĉirkaŭ 1226, samtempe kun Baeza. Ekde tiam ĝi estis disputata inter la urbo Baeza kaj la episkopoj de Ĥaeno. Dekomence Fernando la 3-a lasus ĝin al Baeza; sed poste la sama reĝo donis tiujn terojn al la Ordeno de Kalatravo, kion konfirmis Alfonso la 10-a en 1254, sed en 1249 li donis la tuton al la Episkopeco de Ĥaeno, kiu tenis ĝin ĝis la 19a jarcento.
En 1779 Karolo la 3-a donis la titolon de Villa (urbeto) al Bexijar, kaj tiel definitive sendependiĝis de Baeza.
En la moderna epoko la urbestro estas preskaŭ ĉiam socialisto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Santiago Apóstol
- Ĉefturo de la kastelo (11a jarcento)
- Urbodomo
- Ponto de la Episkopo
- Episkopa Palaco
- Muzedomo de Patrocinio de Biedma, feministino
- Historia urba kerno, fontanoj
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Pordo de la Preĝejo de Santiago Apóstol
-
Baroka ornamado
-
Ĉefturo de la kastelo
-
Ĉefturo de la kastelo
-
Murego de la kastelo
-
Interna volbo de la Turo
-
Ponto de la Episkopo
-
Ponto de la Episkopo
-
Kapelo sur la Ponto
-
Episkopa Palaco, nune Muzeo
-
Urbodomo
-
Fontano Ejido
-
Ŝtona kruco
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Begíjar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|