Saltu al enhavo

Karbonhidrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karbohidrato)
Glukozo – direkt-ĉena formo
Fruktozo – direkt-ĉena formo
Ribozo - furanoza (aromata) formo

En la biokemio, la karbonhidratojsaĥaridoj estas relative baza klaso de la kemiaj kombinaĵoj. Ili estas primaraj biologiaj fontoj por deponado kaj spirado de la vivuloj. La nomo estas el tempo, kiam oni ne konis la kemian strukturon de la karbonhidratoj. Saĥaridoj estas gravaj kemiaj kombinaĵoj el biologia kaj komerca vidpunktoj. Ili estas polihidroksaj aldehidojketonoj, aŭ substancoj kiuj liveras tiajn kombinaĵojn post hidrolizo. Saĥaridoj estas vaste troveblaj en la naturo kaj inkludas substancojn tiel konatajn kiel: celulozon, manĝotablan sukeron kaj amelon. En naciaj lingvoj, same kiel en Esperanto, la tradicia nomo por saĥarido temas pri karbonhidrato. Ĝi originas el tiu frua observo: ke la varmigo de tiuj kombinaĵoj rezultigas akvon kaj nigran karbon-restaĵon, kaj tio malĝuste supozigis ke ili estus hidratoj de karbono.

Plej okulfrapa kemia karakterizaĵo de saĥaridoj estas: ke ili entenas grandan nombron da funkciaj grupoj. Ekzemple, la saĥarido ribozo havas funkcian grupon ĉe ĉiuj siaj atomoj de ĉeno konsistanta el kvin karbonatomoj. (Vidu dekstran bildon.)

Krom hidroksilaj grupoj, plejmulto da saĥaridoj havas ankaŭ karbonilan grupon -ketonaaldehidan funkcian grupon- kiel parton de sia molekula strukturo. Saĥaridoj plenumas kvar gravajn rolojn en vivaĵoj:

  • Ili provizas energion per sia oksidiĝo
  • Ili disponigas karbonon por la sintezo de ĉelkomponantoj
  • Ili servas kiel stokita formo de kemia energio
  • Ili formas parton de strukturaj elementoj de kelkaj ĉeloj kaj histoj

La fonto de saĥaridoj estas la fotosinteza procezo, dum kiu plantoj enhavantaj klorofilon transformas karbonan dioksidon kaj akvon en saĥaridojn, helpe de energio el sunlumo:

Klasifiko de saĥaridoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri ĉefaj klasoj de saĥaridoj: mono-, di- kaj polisaĥaridoj:

Strukturo

[redakti | redakti fonton]

La karbonhidratoj enhavas karbonajn, hidrogenajn kaj oksigenajn molekulojn en 1:2:1 rilato kaj formas la ĝeneralan formulon de CnH2nOn. Menciinde, ke kelkaj gravaj karbonhidratoj havas alian formulon CmH2nOn (kun m ≠ n) - kiel la glucido - aŭ ankoraŭ CnH2nOp (kun n ≠ p) - kiel la desoksiribozo. Kelkaj kombinaĵoj havas pliajn elementojn ligitajn al la karbonhidratoj, ekz. ĥitino enhavas ankaŭ nitrogenon. La plej simplaj karbonhidratoj estas la monosaĥaridoj, kiuj estas malgrandaj artefaritaj aldehidoj kaj ketonoj kun hidroksilaj grupoj, kiuj NE estas ligitaj al la karbonila grupo. Aliaj karbonhidratoj estas kombinaĵoj el monosaĥaridaj unuoj per hidrolizo. Ili nomiĝas - post la kvalito kaj kvanto de monosaĥaridoj enhavantaj – disaĥaridoj, oligosaĥaridojpolisaĥaridoj.

Monosaĥaridoj

[redakti | redakti fonton]

Oni povas klasifiki monosaĥaridojn laŭ situo de karbonila grupo (C=O) al aldehido (ĉefina) kaj al ketono (nefina situo). Alia priskribo okazas laŭ la enhavantaj karbonatomoj (triozo, tetrozo, pentozo, heksozo, heptozo). Ekz. glukozo estas aldoheksozo, fruktozo estas ketoheksozo kaj ribozo estas aldopentozo. Plue, ĉiu karbonatomo kun hidroksila grupo (escepte la unuan kaj la lastan) estas optike aktiva, permesante kelkajn diversajn karbonhidratoj kun la sama baza strukturo. Ekz. galaktozo estas aldoheksozo, sed la diferenco en la proprecoj al glukozo estas, ke la atomoj estas diverse aranĝitaj.

La direkt-ĉena (alifata) strukturo povas priskribi nur unu formon de la monosaĥaridoj. La aldehidaketona grupo povas reagi kun la hidroksila grupo de la karbonatomo, tiukaze estiĝas ringa formo kun oksigena ponto, kiu estas en ekvilibro kun la alifataj formoj. Menciinde, ke la ringa formo estas pli aktiva optike ol la alifata formo kaj ambaŭ havas la alfan kaj betan formon, kiuj interkonvertiĝas restante en ekvilibra stato.

Monosaĥaridoj konsistas el unusola polihidroksila aldehida aŭ ketona unuo. Monosaĥaridoj estas plue klasigeblaj laŭ la nombro de siaj karbonatomoj. Tiele, simplaj sukeroj enhavantaj tri, kvar, kvin aŭ ses karbonatomojn nomiĝas respektive: triozoj, tetrozoj, pentozoj kaj heksozoj.

La ĉeeston de aldehida grupo en monosaĥarido signas la prefikso aldo-. Simile, ketona grupo estas signita per prefikso keto-. Tiel, ekzemple, glukozo estas aldoheksozo, kaj ribulozo estas ketopentozo:

La pentozoj ribozo kaj desoksiribozo (ribozo al kiu mankas unu oksigenatomo), estas biologie gravaj kiel komponantoj de nukleataj acidoj. Ilin oni trovas en ĉiu vivanta ĉelo kaj rolas en la sintezo de proteinoj kaj en la transportado de genetikaj informoj.

El la monosaĥaridoj, la heksozoj estas plej gravaj por la nutrado, kaj ankaŭ plej abundaj en naturo. glukozo (kelkfoje nomata "dekstrozo") kaj fruktozo troviĝas nature en libera formo, dum galaktozo troviĝas nature nur en kombinita formo.

Disaĥaridoj

[redakti | redakti fonton]
Saĥarozo: glukozo (maldekstre) kaj fruktozo (dekstre) gravaj disaĥaridaj molekuloj en la homa korpo.

La plej konataj disaĥaridoj estas la saĥarozo (kana aŭ beta sukero – kombinaĵo el unu glukozo kaj unu fruktozo), laktozo (laktosukero – konsistanta el unu glukozo kaj unu galaktozo) kaj maltozo (kombinaĵo el du glukozoj). La ĝenerala formulo de la disaĥaridoj estas C12H22O11. La ligilo inter la du monosaĥaridoj rezultas la perdon de unu hidrogenmolekulo el la unu kaj de la hidroksilgrupo de la alia.

Disaĥaridoj estas saĥaridoj kemie kunligitaj el du monosaĥaridaj unuoj per acetala ligo. Plej konata ekzemplo estas saĥarozo, aŭ manĝotabla sukero. En la kemia senco, "sukero" estas iu ajn saĥarido kiu havas dolĉan guston.

Disaĥaridoj estas hidrolizeblaj kaj el tio rezultas iliaj monosaĥaridaj eroj per boligo kun diluaj acidoj aŭ per ilia reakciigo kun konvenaj enzimoj. El vidpunkto de nutrado, la plej gravaj membroj de tiu ĉi grupo estas: maltozo, laktozo kaj saĥarozo.

Polisaĥaridoj

[redakti | redakti fonton]
Amelo el maizo miksota kun akvo.

Unu parto de la polisaĥaridoj estas depona materialo kiel amelo ĉe plantoj kaj glikogeno ĉe bestoj. La amelo konstruiĝas el amelozo (ne-disbranĉanta glukozĉeno) kaj amilopektino (disbranĉanta). La glikogeno similas al la amilopektino, sed pli ofte disbranĉiĝas. La alia parto de polisaĥaridoj estas struktura materialo kiel celulozo, pektino. La celulozo estas longa, ne disbranĉanta ĉeno el kelkaj mil glukozmolekuloj. En la celulozo estiĝas hidrogenaj ligoj, kiujn povas biologie malligi nur bakterioj.

Polisaĥaridoj konsistas el tre longaj ĉenoj de kunligitaj monosaĥaridaj unuoj, do: polimeroj de monosaĥaridoj kiuj tiel havas grandan molekulmason. Polisaĥaridaj ĉenoj povas esti liniaj aŭ branĉaj. La ordinaraj polisaĥaridoj entenas glukozajn ripet-unuojn; ekzemploj estas amelo, glikogeno kaj celulozo.

Post plena hidrolizo per acidoj aŭ enzimoj la polisaĥaridoj redonas siajn formintajn monosaĥaridojn. La ecoj de polisaĥaridoj tre diferencas disde tiaj de ordinaraj monosaĥaridoj kaj disaĥaridoj.

Gren-produktoj: riĉaj fontoj de karbonhidratoj.

Karbonhidratoj konsumitaj en manĝaĵoj portas 3.87 kilokaloriojn de energio por gramo por simplaj sukeroj,[1] kaj 3.57 ĝis 4.12 kilokalorioj por gramo por kompleksaj karbonhidratoj en plej al aliaj manĝaĵoj.[2] Relative altaj niveloj de karbonhidratoj estas asociataj kun procezitaj manĝaĵoj (kiel fromaĝo) aŭ rafinitaj manĝaĵoj faritaj el plantoj, kiel dolĉaĵoj, biskvitoj kaj tortoj, surtabla sukero, mielo, sukotrinkaĵoj, pano kaj aliaj panaĵoj, marmelado kaj fruktoproduktoj, pasto kaj cerealoj por matenmanĝo. Pli malaltaj kvantoj de karbonhidratoj estas kutime asociataj kun nerafinitaj manĝaĵoj, kiel faboj, tuberoj, rizo kaj nerafinitaj fruktoj.[3] Animal-bazitaj manĝaĵoj ĝenerale havas pli malaltajn nivelojn de karbonhidratoj, kvankam lakto enhavas altan proporcion de laktozo.

Organismoj tipe ne povas metaboligi ĉiujn tipojn de karbonhidrato por akiri energion. Glukozo estas preskaŭ universala kaj alirebla fonto de energio. Multaj organismoj havas ankaŭ kapablon metaboligi aliajn monosaĥaridojn kaj disaĥaridojn, sed glukozo estas ofte metaboligita la unua. En Escherichia coli, por ekzemplo, la "lac operon" rezultos en enzimoj por la digestado de laktozo kiam ĝi ekzistas, sed se kaj laktozo kaj glukozo estas ekzistantaj la lac operon estas repremita, rezulte en la fakto, ke la glukozo estas uzata la unua. Ankaŭ polisaĥaridoj estas oftaj energifontoj. Multaj organismoj povas facile disrompi la amelojn en glukozon; plej organismoj, tamen, ne povas metaboligi celulozon aŭ aliajn polisaĥaridojn kiel la ĥitino kaj arabinoksilanoj. Tiaj karbonhidratoj povas esti metaboligitaj fare de kelkaj bakterioj kaj protistoj. Remaĉuloj kaj termitoj, por ekzemplo, uzas mikroorganismojn por procezigi celulozon. Kvankam tiuj kompleksaj karbonhidratoj ne estas digesteblaj, ili estas grava dietelemento por homoj, nome "dieta fibro". Fibroj plibonigas digestadon, inter aliaj profitoj.[4]

La nordamerika Institute of Medicine rekomendas, ke usonaj kaj kanadaj plenkreskuloj inter 45 kaj 65% de la manĝ-energio venu el kompletgrenaj karbonhidratoj.[5] La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj la Monda Organizaĵo pri Sano kune rekomendas, ke la landaj dietaj gvidlinioj indikos celon de 55–75% de la totala energio el karbonhidratoj, sed nur 10% rekte el sukeroj (ilia termino por simplaj karbonhidratoj).[6] Revizio en 2017 de la sistemo Cochrane konkludis, ke estas nesufiĉa pruvaro por subteni la postulon, ke la tuta grendietoj povas rezulti en kardiovaskula malsano.[7]

Fruktoj: granato, piroj, pomoj, bananoj, oranĝo kaj gujavo. Fruktoj estas foje klasigitaj kiel simplaj (sukeroj) aŭ kompleksaj karbonhidratoj.

Nutristoj ofte referencas karbonhidratojn ĉu kiel simplaj aŭ kompleksaj. Tamen, la preciza distingo inter tiuj grupoj povas esti ambigua. La termino kompleksa karbonhidrato estis por la unua fojo uzata en la publikaĵo de la Komitato de la Usona Senato por Nutrado kaj Homaj Necesoj nome Dietary Goals for the United States (Dietaj Celoj por Usono, 1977) kie oni intencas distingi sukerojn disde aliaj karbonhidratoj (kiuj estis perceptitaj kiel nutrade superaj).[8] Tamen, tiu informaĵo metas "fruktojn, legomojn kaj kompletajn grenojn" en la kolumno de kompleksaj karbonhidratoj, spite la fakton ke tiuj povas enhavi sukerojn same kiel polisaĥaridojn. Tiu konfuzo restas ĉar nuntempe kelkaj nutristoj uzas la terminon "kompleksa karbonhidrato" por referenci ajnan specon de digestebla saĥarido ĉeesta en tuta manĝaĵo, kie estas ankaŭ fibro, vitaminoj kaj mineraloj (kontraste al procezitaj karbonhidratoj, kiuj havigas energion sed ankaŭ malmultajn aliajn nutraĵojn). La normiga uzado, tamen, celas klasigi karbonhidratoj kemie: simplaj se ili estas sukeroj (monosaĥaridoj kaj disaĥaridoj) kaj kompleksaj se ili estas polisaĥaridoj (aŭ oligosaĥaridoj).[9]

Ajnaokaze, la kemia distingo de simplaj kontraŭ kompleksaj havas malmultan valoron por determini la nutradan kvaliton de karbonhidratoj.[9] Kelkaj simplaj karbonhidratoj (por ekzemplo, fruktozo) plialtigas la sangoglukozon rapide, dum kelkaj kompleksaj karbonhidratoj (ameloj), plialtigas la sangoglukozon malrapide. La rapido de digestado estas determinata pere de vario de faktoroj inter kiuj tiuj aliaj nutrantoj kiuj estas konsumataj kun la karbonhidrato, kiel la manĝo estas preparata, individuaj diferencoj en metabolo, kaj la kemia kompono de la karbonhidrato.[10] Karbonhidratoj estas foje dividataj en "disponeblaj karbonhidratoj", kiuj estas alsorbitaj en la maldika intesto kaj "nedisponeblaj karbonhidratoj", kiuj pasas al la dika intesto, kie ili suferas fermentadon fare de la gastrointesta mikrobioto.[11]

Pano farita el plena tritiko nur (sen sekalo, aŭ aliaj grajnoj). Plentritika pano havas, nature, helbrunan koloron.

La informaĵo pri la usona ministerio pri agrikulturo, United States Department of Agriculture (USDA) nome Dietary Guidelines for Americans 2010 (Dietaj Gvidlinioj por usonanoj por 2010) alvokas al modera ĝis alta konsumado de karbonhidratoj el ekvilibra dieto kiu inkludas ses unu-uncajn konsumojn de greno ĉiutage, almenaŭ la duonon el fontoj de plenaj grenoj kaj la cetero estu el riĉigita greno.[12]

La konceptoj de glukemia indico kaj de glukemia ŝarĝo disvolviĝis por karakterizi la manĝokonduton dum la homa digestado. Ili rangigas la manĝaĵojn riĉajn je karbonhidratoj bazitaj sur la rapideco kaj grando de ties efiko al la niveloj de glukozo en sango. La glukemia indico estas mezuro kiel rapide la glukozo de la manĝo estas alsorbita, dum la glukemia ŝarĝo estas mezuro de la totala alsorbebla glukozo en manĝoj. La indico de insulino estas simila koncepto, pli ĵusa klasigmetodo kiu rangigas la manĝaĵojn surbaze en iliaj efikoj al la niveloj de insulino en sango, kiuj estas okazigitaj pere de glukozo (aŭ amelo) kaj de kelkaj aminoacidoj en la manĝaĵoj.

Sanefiko de dieta restrikto de karbonhidratoj

[redakti | redakti fonton]

Dietoj malaltaj je karbonhidratoj povas maltrafi sanavantaĝojn – kiel pliigita ekhavo de dieta fibro – havigitajn per alt-kvalitaj karbonhidratoj troveblaj en legomoj kaj guŝoj, kompletaj grenoj, fruktoj, kaj aliaj vegetaloj.[13][14] "Meta-analizo, de modera kvalito," inkludis kiel negativajn efikojn de la dieto halitozon, kapdoloron kaj konstipon.[15]

Dietoj malaltaj je karbonhidratoj povas esti tiom efektivaj kiel dietoj malaltaj je grasoj por helpi la atingon de pezoperdo laŭlonge de mallonga tempoperiodo kiam la ĝenerala kaloriengluto estas reduktita.[16] Aserto de scienca uson-bazita internacia organizo Endocrine Society diras, ke "kiam la kaloriengluto estas tenita konstante [...] la akumulado de graso en korpo ne ŝajnas esti tuŝata de eĉ tre markitaj ŝanĝoj en la kvanto de graso kontraŭ karbonhidrato en la dieto."[16] Laŭ longaj tempoperiodoj, efektiva perdo aŭ reteno de pezo dependas de la kalorirestrikto,[16] ne de la proporcio de makronutraĵoj en dieto.[17] La defendantoj de dieto asertas, ke karbonhidratoj okazigas troan grasakumuladon pro pliigo de la niveloj de insulino en sangoj, kaj ke la fakto ke dietoj malaltaj je karbonhidratoj havas "metabolan avantaĝon", ne estas subtenita pere de klinika pruvaro.[16][18] Krome, ne klaras kiel dietoj malaltaj je karbonhidratoj povas efiki sur la korvaskula sano, kvankam du artikoloj montris, ke restrikto de karbonhidratoj povas plibonigi la markilojn de lipidoj por la risko de korvaskula malsano risk.[19][20]

Dietoj malaltaj je karbonhidratoj ne estas pli efektivaj ol konvencia saniga dieto por preventi la aperon de diabeto tipo 2, sed por personoj kun diabeto tipo 2, ili estas atingebla ŝanco por perdi pezon aŭ helpi kontroli la glukemian nivelon.[21][22][23] Estas nur limigita pruvaro por subteni la rutinan uzadon de dietoj malaltaj je karbonhidratoj kiel rimedo por kontroli la pliigon de diabeto tipo 1.[24] La usona American Diabetes Association rekomendas, ke homoj suferantaj je diabeto devus adopti ĝeneralan sanigan dieton, anstataŭ dieto fokusita al karbonhidratoj aŭ al aliaj makronutraĵoj.[23]

Ekstrema formo de dietoj malaltaj je karbonhidratoj – nome "ketogenika dieto" – estis establita kiel medicina dieto por la traktado de epilepsio.[25] Pere de reklamado fare de famuloj dum la komenco de la 21a jarcento, ĝi iĝis moda dieto kiel rimedo por pezperdo, sed kun riskoj de nedezireblaj flankefikoj, kiel malaltaj energiniveloj kaj pliiĝinta malsato, sendormeco, naŭzo, kaj misordoj je la aparato de digestado. [25] La Brita Dietika Asocio nomis ĝin unu el la "5 pintaj plej malbonaj dieto evitendaj en 2018".[25]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Show Foods. usda.gov. Arkivita el la originalo je 2017-10-03. Alirita 2020-11-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-03. Alirita 2022-01-01.
  2. Calculation of the Energy Content of Foods – Energy Conversion Factors. fao.org.
  3. Carbohydrate reference list. Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita October 30, 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita 2022-01-01.
  4. (May 2006) “A high-protein, high-fat, carbohydrate-free diet reduces energy intake, hepatic lipogenesis, and adiposity in rats”, The Journal of Nutrition 136 (5), p. 1256–60. doi:10.1093/jn/136.5.1256. 
  5. Food and Nutrition Board (2002/2005). Dietary Reference Intakes for Energy, Carbohydrate, Fiber, Fat, Fatty Acids, Cholesterol, Protein and Amino Acids En Webarchive [1] 10a de Februaro, 2007. Washington, D.C.: The National Academies Press. P. 769 En Webarchive [2] 12a de Septembro, 2006. (ISBN 0-309-08537-3).
  6. Joint WHO/FAO expert consultation (2003). [3] (PDF). Ĝenevo: Monda Organizaĵo pri Sano. pp. 55–56. (ISBN 92-4-120916-X).
  7. (2017) “Whole grain cereals for the primary or secondary prevention of cardiovascular disease”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 8, p. CD005051. doi:10.1002/14651858.CD005051.pub3.  Arkivigite je 2018-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-28. Alirita 2020-11-04.
  8. Joint WHO/FAO expert consultation (1998), Carbohydrates in human nutrition, chapter 1 Arkivigite je 2019-01-29 per la retarkivo Wayback Machine. (ISBN 92-5-104114-8).
  9. 9,0 9,1 Carbohydrates. The Nutrition Source. Harvard School of Public Health (18a de Septembro, 2012). Arkivita el la originalo je 7a de Majo, 2013. Alirita 3a de Aprilo, 2013.
  10. (Februaro 1986) “Simple and complex carbohydrates”, Nutrition Reviews 44 (2), p. 44–49. doi:10.1111/j.1753-4887.1986.tb07585.x. 
  11. (2001) Carbohydrates in Grain Legume Seeds: Improving Nutritional Quality and Agronomic Characteristics (angle). CABI, p. 79. ISBN 978-0-85199-944-9.
  12. United States Department of Health and Human Services kaj USDA, Dietary Guidelines for Americans 2010 Arkivigite je 2014-08-20 per la retarkivo Wayback Machine.
  13. (Septembro 2018) “Dietary carbohydrate intake and mortality: a prospective cohort study and meta-analysis”, The Lancet. Public Health 3 (9), p. e419–e428. doi:10.1016/s2468-2667(18)30135-x. 
  14. (Februaro 2019) “Carbohydrate quality and human health: a series of systematic reviews and meta-analyses”, Lancet 393 (10170), p. 434–445. doi:10.1016/S0140-6736(18)31809-9. 58632705. Alirita Aprilo 24, 2022.. 
  15. (Decembro 2018) “Low-carbohydrate diets for overweight and obesity: a systematic review of the systematic reviews”, Obesity Reviews 19 (12), p. 1700–1718. doi:10.1111/obr.12744. 52174104. Alirita 24a de Aprilo, 2022.. 
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 (August 2017) “Obesity Pathogenesis: An Endocrine Society Scientific Statement”, Endocrine Reviews 38 (4), p. 267–296. doi:10.1210/er.2017-00111. 
  17. (2012) Behavioral approaches to the treatment of obesity. John Wiley & Sons. ISBN 978-0-470-65588-7. “Taken together, these findings indicate that calorie intake, not macronutrient composition, determines long-term weight loss maintenance.”.
  18. (Marto 2017) “A review of the carbohydrate-insulin model of obesity”, European Journal of Clinical Nutrition 71 (3), p. 323–326. doi:10.1038/ejcn.2016.260. 54484172. 
  19. (Februaro 2016) “Effects of low-carbohydrate diets v. low-fat diets on body weight and cardiovascular risk factors: a meta-analysis of randomised controlled trials”, The British Journal of Nutrition 115 (3), p. 466–479. doi:10.1017/S0007114515004699. 21670516. 
  20. (March 2019) “Effects of carbohydrate-restricted diets on low-density lipoprotein cholesterol levels in overweight and obese adults: a systematic review and meta-analysis”, Nutrition Reviews 77 (3), p. 161–180. doi:10.1093/nutrit/nuy049. 56488132. Alirita 24a de Aprilo, 2022.. 
  21. (Junio 2018) “Overweight and diabetes prevention: is a low-carbohydrate-high-fat diet recommendable?”, European Journal of Nutrition 57 (4), p. 1301–1312. doi:10.1007/s00394-018-1636-y. 
  22. (Septembro 2017) “Efficacy of low carbohydrate diet for type 2 diabetes mellitus management: A systematic review and meta-analysis of randomized controlled trials”, Diabetes Research and Clinical Practice 131, p. 124–131. doi:10.1016/j.diabres.2017.07.006. 
  23. 23,0 23,1 (January 2019) “5. Lifestyle Management: Standards of Medical Care in Diabetes-2019”, Diabetes Care 42 (Suppl 1), p. S46–S60. doi:10.2337/dc19-S005. Alirita 24a de Aprilo, 2022.. 
  24. (Marto 2019) “The ups and downs of low-carbohydrate diets in the management of Type 1 diabetes: a review of clinical outcomes”, Diabetic Medicine 36 (3), p. 326–334. doi:10.1111/dme.13845. 53102654. 
  25. 25,0 25,1 25,2 Top 5 worst celeb diets to avoid in 2018. British Dietetic Association (7a de Decembro 2017). Arkivita el la originalo je 31 de Julio, 2020. Alirita 1a de Decembro 2020. “The British Dietetic Association (BDA) today revealed its much-anticipated annual list of celebrity diets to avoid in 2018. The line-up this year includes Raw Vegan, Alkaline, Pioppi and Ketogenic diets as well as Katie Price's Nutritional Supplements.”.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carbohydrate en la angla Vikipedio.