Pistacio
Pistacio (Pistacia el anakardiacoj) estas genro de dioikaj, rezinoriĉaj trunkarbustoj kaj arboj kun plume kunmetaj, ledecaj folioj kaj kun tre malgrandaj floroj en akselaj grapoloj aŭ panikloj. Estas dek specioj el la Mediteranea regiono, Azio kaj Norda kaj Centra Ameriko, pluraj kultivataj por ornamo, farmacio aŭ nutraĵo, inter ili:
- lentisko Pistacia lentiscus
- terebintarbo Pistacia terebinthus
- atlasa pistacio Pistacia atlantica
- ĉinia pistacio Pistacia chinensis
- vera pistacio Pistacia vera
Pistacio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĉinia pistacio kun aŭtunaj koloroj
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Pistacia afghanistania | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||