« Ni en Svislando havas sufiĉe elteneblan socian ordon, ĉar ni militas inter si. Nia ordo estus perfekta, se ĉiu turnus sian agresemon internen de si, internen de sia propra psiko. »
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizika aŭ biologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
« Ekzistas proksima simileco en formoj de reagoj al fizika kaj psika traŭmoj aŭ ŝoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Kaj teknologia larĝigo de niaj korpoj, destinita por mildigi fizikan streĉiĝon, povas kaŭzi streĉiĝon psikan, kaj tio povas esti por ni oble pli malbone. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urbavivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Nia normala vidkapablo ankaŭ kaptas ĉion piedojn supren. Psike ni alkutimiĝas transversi nian vidan mondon kapon supren per transigado de imago, stampita sur retino, el la vidaj al tuŝaj kaj kinetaj parametroj. Estado kapon supren estas io kion ni perfekte sentas, sed ne povas senpere vidi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ludoj estas dramaj modeloj de nia psika vivo, senigantaj de tiuj aŭ aliaj streĉiĝoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …hodiaŭ en la elektraepokohomoj kaj psike kaj socie revenis al la nomada stato. Nun tamen tio nomiĝas kolektado kaj pritraktado de la informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]