Elisabeth KÜBLER-ROSS (naskiĝis la 8-an de julio 1926 en Zuriko, Svislando - mortis la 24-an de aŭgusto 2004 en Scottsdale, Arizono) estis svis-usona psikiatro. Ŝi okupiĝis pri la morto kaj mortontoj, funebro kaj funebrado.
« En Svisio oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valora nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe. »
«La plej belaj homoj, kiujn ni konas, estas tiuj, kiuj konis malvenkon, konis suferon, konis lukton, konis perdon, kaj trovis sian eliron el la profundo. Tiuj ĉi homoj havas estimon, sentemon kaj komprenon de la vivo, kiu plenigas ilin per kompato, mildeco kaj profunda ama zorgo. Belaj homoj ne nur ekzistas.»