Ekbruligo estas ago ekbruligi ion, do iniciati incendion.
« Inter danĝeraj ecoj de la amaso, kiujn ĉiuj substrekas, plej frue okulfrapas ĝia pasio pri ekbruligoj. Radikoj de tiu ĉi pasio troviĝas en la arbaraincendio. »
« Antaŭe la amasofuĝis for de la fajro, nun la fajro akiris por ĝi grandegan altiran forton. Estas konata magia efiko de la incendio al la homamasoj… La amaso, tuj post kiam ĝi formiĝas, sentas fortegan internan vokon al ekbruligo de la fajro kaj uzado de ĝia altira forto por sia propra kreskado. »
« [pri piromaniulino, farinta pli ol 20 ekbruligojn] Kiam oni akuzis ŝin aŭ kiam ŝi mem sin akuzis, ŝi ĝuis ke ĉiuj rigardas ŝin. Nome tion ĉi ŝi deziris: ŝi deziris iĝi la fajro, alloganta ĉiujn al si. Sekve ŝia ekbruligado havis duoblan karakteron. Unuavice ŝi strebis iĝi parto de la amaso, kontemplanta la fajron… Poste, kiam la fajro jam estis estingiĝanta kaj la amaso minacis malaperi, ŝi konservadis al ĝi la vivon, subite mem transformiĝante je la fajro. Tio estis tre simple: ŝi konfesis pri la ekbruligo. Kaj ju pli detala estis la rakonto, ju pli longe ŝi parolis, des pli longe oni ŝin rigardis, des pli longe ŝi mem estis la fajro. »