Demando estas speco de frazo, en kiu gramatika rimedo indikas, ke oni petas pri respondo; problemo postulanta solvon; afero dependanta de iaj kondiĉoj; pridiskutota temo; afero, pri kiu oni voĉdonu.
« La homaj estaĵoj komprenas sin, kaj elfaras sian estonton, pere de diskuto, defio, demandoj, kaj per diri la nedirendan ; Ne per faldi la genuojn antaŭ dioj aŭ homoj. »
«La demando, kion kredi, estas eble la plej grava, kiun iu povas fari al si. Niaj kredoj ne estas klasifikitaj inter la luksoj, sed inter la necesaĵoj de ekzisto.»
« Estu pacienca pri ĉio, kio estas nesolvita en via koro, kaj provu ami la demandojn mem, kiel ŝlositajn ĉambrojn kaj kiel librojn, kiuj nun estas skribitaj en tre fremda lingvo. Ne serĉu nun la respondojn, kiujn oni ne povas doni al vi, ĉar vi ne povus sperti ilin. Kaj la afero estas, sperti ĉion. Vivu la demandoj nun. Eble vi tiam iom post iom, sen rimarki ĝin, vivos dum iu malproksima tago en la respondon. »
«Vi havas tiom da aferoj en la fono, kiujn vi devas fari, ne restas spaco por pensi. Mi diras, forgesu ĉion tion kaj demandu vin: "Kio estas la plej simpla afero, kiu eble povus funkcii?"»
« (angle) You have so many things in the background that you're supposed to do, there's no room left to think. I say, forget all that and ask yourself, "What's the simplest thing that could possibly work?" »
«Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari.»
« (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
«La komputilo kaj ĝiaj informoj ne povas respondi iujn el la fundamentaj demandoj, kiujn ni devas pritrakti, por fari nian vivon pli signifa kaj homa. La komputilo ne povas provizi organizan moralan kadron. Ĝi ne povas diri al ni, kiajn demandojn indas fari. Ĝi ne povas provizi rimedon por kompreni kial ni estas ĉi tie aŭ kial ni batalas unu kontraŭ la alia aŭ kial dececo eskapas nin tiel ofte, precipe kiam ni plej bezonas ĝin. La komputilo estas... grandioza ludilo, kiu distras nin de alfrontado de tio, kion ni plej devas alfronti - spirita malpleno, scio pri ni mem, uzeblaj konceptoj pri la pasinteco kaj estonteco.»
« (angle) The computer and its information cannot answer any of the fundamental questions we need to address to make our lives more meaningful and humane. The computer cannot provide an organizing moral framework. It cannot tell us what questions are worth asking. It cannot provide a means of understanding why we are here or why we fight each other or why decency eludes us so often, especially when we need it the most. The computer is... a magnificent toy that distracts us from facing what we most need to confront — spiritual emptiness, knowledge of ourselves, usable conceptions of the past and future. »
« La vera demando ne estas ĉu maŝinoj pensas sed ĉu viroj pensas. La mistero, kiu ĉirkaŭas pensantan maŝinon, ĉirkaŭas pensantan homon. »
« (angle) The real question is not whether machines think but whether men do. The mystery which surrounds a thinking machine already surrounds a thinking man. »
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano. »
« Vikio plej bone funkcias, kie vi provas respondi demandon, kiun vi ne povas facile starigi, kie ne ekzistas natura strukturo, kiu anticipe konas tion, kion vi bezonas scii. »
« (angle) A wiki works best where you're trying to answer a question that you can't easily pose, where there's not a natural structure that's known in advance to what you need to know. »
« Kien ni iras? Ne demandu! Supreniru, malsupreniru. Tie estas nek komenco nek fino. Nur tiu ĉi nuna momento ekzistas, plena de amareco, plena de dolĉeco kaj mi ĝojas pri ĉio en ĝi. »
« Tio estas la serĉo de la vero, ne posedo de la vero, kiu estas la maniero de filozofio. Ĝiaj demandoj estas pli gravaj ol ĝiaj respondoj, kaj ĉiu respondo fariĝas nova demando. »
« ... Tiu ĉi mondo estas plena de suferoj, mizero, perforto kaj katastrofoj. Studentoj devas decidi: ĉu io koncernas vin aŭ ne? Mi diras: ĉirkaŭrigardu, analizu la problemojn, demandu vin, kion vi povas fari kaj eklaboru! »
« (angle) … This world is full of suffering, distress, violence and catastrophes. Students must decide: does something concern you or not? I say: look around, analyze the problems, ask yourself what you can do and set out on the work! »
« Estas la demandoj, kiujn ni faras, la vojaĝo, kiun ni faras por atingi kien ni iras, tio pli gravas ol la efektiva respondo. Estas bone havi misterojn. Ĝi memorigas nin, ke estas pli en la mondo ol nur fari kaj amuzi. »
« (angle) It's the questions we ask, the journey we take to get to where we are going that is more important than the actual answer. It's good to have mysteries. It reminds us that there's more to the world than just making do and having a bit of fun. »
« Kial homoj ĉiam atendas, ke aŭtoroj respondu demandojn? Mi estas aŭtoro, ĉar mi volas fari demandojn. Se mi havus respondojn, mi estus politikisto. »
« En la demandanto demandoj altigas la senton de la potenco: li ĝuas, farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona libereco grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta tiranio estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn. »
« Saĝa estas tiu respondo, kiu ĉesigas la demandojn. Tiu kiu povas permesi al si, respondas per demando al demando; inter la egaluloj tio estas elprovita rimedo de sindefendo. »
«Pridemandado, kies fina celo estas malkovro, komenciĝas de la tuŝo. Demandoj tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare konsciatancelon. Necelitaj demandoj, faritaj de infano aŭ stultulo, estas senpovaj, de ili facilas seniĝi. »
«Silento responde al demando estas kiel rebato de la bato per ŝildo aŭ kiraso. Tio estas ekstrema formo de defendo, ĉe tio avantaĝoj kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli danĝera ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza pridemandado, al torturo. »
« De kiuj demandoj komencas la infano? La plej fruaj estas ligitaj al loko: “kie…?” La aliaj komencaj demandoj: “Kio estas tio?” kaj “Kio?” Videblas, kian rolon ludas en tiu ĉi periodo loko kaj identeco. Ili estas la unua, pri kio interesiĝas la infano. Nur fine de la tria jaro aperas demandoj kun “kial”, kaj eĉ pli poste — kun “kiam”, “kiom longe”, do la demandoj ligitaj al tempo. La infano tre malrapide alproprigas imagojn pri la tempo. »
« La nekonaton necesas trakti tiel kvazaŭ li estas pli forta: tio estas siaspeca flato, instiganta lin respondi same. Nur en tiu ĉi kazo — je certa distanco, ekster zono de la danĝeraj demandoj, kiam ĉiuj estas kvazaŭ fortaj kaj egalaj laŭ la fortoj — la homoj estas certaj pri si kaj pacemaj. »