Saltu al enhavo

Yobaín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yobaín
municipo de Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97425, 97426
Kodo laŭ INEGI 31 106
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 056
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 17′ N, 89° 7′ U (mapo)21.283333333333-89.116666666667Koordinatoj: 21° 17′ N, 89° 7′ U (mapo) [+]
Alto 4 m
Areo 81,8 km² (8 180 ha)
Horzono UTC -6
Yobaín (Jukatanio)
Yobaín (Jukatanio)
DEC
Situo de Yobaín
Yobaín (Meksiko)
Yobaín (Meksiko)
DEC
Situo de Yobaín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yobaín Municipality [+]
vdr

Yobaín estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Yobaín. La komunumo situas en la norda, centra parto de Yucatán en la regiono 3 "Litoral Centro". La regiono "Litoral Centro" limas norde al la Meksika Golfo. Sude estas la regiono 4 "Centro". Oriente troviĝas la regiono 1 "Litoral Oriente" kaj okcidente situas la regiono 6 "Influencia Metropolitana". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31106.

La situo de la regiono 3 en Yucatán

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2056 loĝantojn. El tiuj estis 1058 viroj kaj 998 virinoj. La komunumo havas surfacon de 81,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 4 metroj super la marnivelo.

En la komunumo jare falas averaĝe 51,3 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio

[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 1424 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1246 scipovis legi kaj skribi kaj 175 personoj estis analfabetoj. Do 12,29% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 2067 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 567 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 27,4% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]