Tramtransporto en Ŝafhaŭzo
Tramtransporto en Ŝafhaŭzo | |
---|---|
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ŝafhaŭzo Svislando |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 1901 |
Fino de trafiko | 1966 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 8,69 km |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Transportisto | Schaffhauser Strassenbahn (SchSt) |
La Tramtransporto en Ŝafhaŭzo (germane Strassenbahn Schaffhausen) estis metroŝpura tramreto en la svisa kantono Ŝafhaŭzo. Ĝi estis funkciigita por pasaĝertransporto de 1901 ĝis 1966 kaj por vartransporto de 1905 ĝis 1993 kaj certigis la evoluon de la urbo Ŝafhaŭzo kaj la ligon kun la najbara komunumo Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo. En pasaĝertransporto, la Ŝafhaŭza trolebuso, kiu funkcias ankoraŭ hodiaŭ, anstataŭigis la tramon.
La transportkompanio respondeca por pasaĝertransporto estis "Schaffhauser Strassenbahn" (SchSt) ekde la ŝanĝo al trolebusoj, tiu firmao funkciis kiel "Verkehrsbetriebe Schaffhausen" (VBSH); La vartramo - kiu ekde 1911 transportis normalŝpurajn ŝarĝvagonojn uzante rulframojn - estis funkciigita fare de kaj la SchSt kaj la industria firmao "Georg Fischer AG" (GF). La interurbaj trajnoj de la tramo Schaffhausen-Schleitheim (StSS) ankaŭ veturis en la urbo inter 1905 kaj 1964, kaj tiu firmao ankaŭ funkciigis vartransporton sur la tramreto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tramtransporto
- Ŝafhaŭzo
- Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo
- Trolebusa transporto en Ŝafhaŭzo
- Listo de urboj kun tramtransporto
|