Saltu al enhavo

Tamajón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamajón
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19222
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 3° 15′ U (mapo)41.001111111111-3.2488888888889Koordinatoj: 41° 0′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Areo 116,28 km² (11 628 ha) [+]
Tamajón (Kastilio-Manĉo)
Tamajón (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Tamajón
Tamajón (Hispanio)
Tamajón (Hispanio)
DEC
Situo de Tamajón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tamajón [+]
vdr

Tamajón [tamaĤON] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 148 loĝantoj sur areo de 116,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas agalloneros [agaĝoNEros] respektive agalloneros [agaĝoNEros]. Estas kvar domaroj, nome Almiruete, Muriel, Palancares kaj Tamajón mem, krom la senloĝejo Sacedoncillo.

Ĉe la enirejo troviĝas la preĝejo de la 16-a jarcento dediĉita al la Asunción (Ĉieliro) de Nia Sinjorino kaj ĉe la strato Enmedio ĉe la placo, la palaco de Mendoza, aktuala urbodomo. Je 2 km en direkto norden troviĝas la ermitejo de la Virgulino de Enebrales, patronino de la vilaĝo. La edifico estas de la 16-a jarcento, kvankam ĝi ampleksiĝis en la 18-a jarcento. En tiu zono troviĝas ankaŭ la Ciudad Encantada (sorĉurbo) de Tamajón, nome medio en kiu la kalkoŝtonoj montras formojn kapricajn pro la erozio fare de la vento kaj de la akvo.

En la groto Torrejones, situa en la municipa teritorio oni trovis restojn de leopardo (Panthera pardus) de la Plejstoceno, inter aliaj taksonoj.[1]

Tamajón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 026 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°00′04″N 3°14′56″Ok. Najbaras la municipoj Cogolludo, La Mierla, Retiendas, Valdesotos, Campillo de Ranas, Valverde de los Arroyos, La Huerce, El Ordial, Semillas kaj Arbancón. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:

Nordokcidente: Campillo de Ranas Norde: Valverde de los Arroyos Nordoriente: La Huerce kaj Arroyo de las Fraguas
Okcidente: Campillo de Ranas Oriente: Semillas kaj Arbancón
Sudokcidente: Retiendas kaj Tortuero Sude: La Mierla Sudoriente: Cogolludo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 618 loĝantoj en 1970 al 131 en 2016, tio estis oni perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tamajón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tamajón kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 148 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

  1. Arribas Herrera, 1997, pp. 19-22.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Arribas Herrera, A. (1997). «Un leopardo, Panthera pardus (Linnaeus, 1758), en el Pleistoceno de la Cueva de los Torrejones (Tamajón, Guadalajara, España)». Geogaceta (222): 19-22. ISSN 0213-683X.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]