Werder
Aspekto
Werder (germana prononco [VERda], la germana nomo origine havas la signifon "rivera insulo") havas diversajn signifojn:
- Werder (apud Altentreptow) estas komunumo en distrikto Demmin de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio en Germanio.
- Werder (apud Lübz) estas komunumo en distrikto Parchim same de Meklenburgo-Antaŭpomerio en Germanio, kaj
- Werder (Havel) estas komunumo en distrikto Potsdam-Mittelmark en Brandenburgio en Germanio,
krom esti parto de diversaj komunumoj, ekzemple de Drechow same en Meklenburgo-Antaŭpomerio.
Aldone interalie temas pri
- urbeto en la somala regiono de Etiopio (laŭ la amhara formo, en etiopia skribo ዋርዴር, kutime latinliterigata Werder, somale Wardheer), pribatalata inter la ŝtatoj Etiopio kaj Somalio