Riga linio
Aspekto
Riga linio | |
---|---|
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 155 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
44 | |
La Riga linio estas fervoja linio de Riga stacidomo en Moskvo al stacio Ŝaĥovskaja. Ĝi trapasas la urbojn Krasnogorsk, Dedovsk, Istra kaj Volokolamsk. La longo de la linio estas 155 kilometroj. La linio de la stacio Ŝaĥovskaja okcidente al la stacio Posin (limo kun Latvio) apartenas al la Oktjabrjskaja fervojo. Ĝi estis konstruita kiel parto de la Moskva-Vindava fervojo.
Sur la linio veturas navedotrajnoj ligantaj la okcidenton de la Moskva provinco kun Moskvo kaj la sudon de la regiono (per la Aleksejevka liglinio en la Kurska linio).
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Рижское направление Московской железной дороги en la rusa Vikipedio.