Saltu al enhavo

Riccardo Pazzaglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riccardo Pazzaglia
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1926 (1926-09-12)
en Napolo,  Reĝlando Italio
Morto 4-an de oktobro 2006 (2006-10-04) (80-jaraĝa)
en Romo,  Italio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–2006)
Reĝlando Italio (1926–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Experimental Centre of Cinematography (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Massimiliano Pazzaglia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
verkisto
ĵurnalisto
scenaristo
aktoro
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Riccardo PAZZAGLIA (naskiĝinta la 12-an de septembro 1926 en Napolo, mortinta la 4-an de oktobro 2006 en Romo) estis itala aktoro, filmreĝisoro, scenaristo, kantoverkisto (por Domenico Modugno), ulo televida kaj radia.

Pazzaglia trapasis reĝisoradekzameniĝon en Romo ĉe la Eksperimenta kineja centro. Karieron sian li startigis helpreĝisore kaj scenariste kun specialiĝo je filmoj aventuraj kaj komikaj. Krome li ade verkis multajn kantotekstojn ekz. por Domenico Modugno kaj por radistacioj; radie li verkis en elsendformatoj kiel "Radio ombra" kaj "L'altra radio" arbeitete.

Premiero lia reĝisora estis la filmo L'onorata società, kun la komikista paro Franco Franchi kaj Ciccio Ingrassia. Fakte sekvis nur tri laboraĵoj kinejaj, i.a. la publike miskomprenita verko Farfallon, en kiu Franco Franchi parodie rolludis la heroon de la 1973-a filmo Papillon.

Post kelkaj jaroj da sukcesmanko Pazzaglia refuroris per la partopreno kiel filozofia gasto ĉe la bunta televidserio distra de Renzo Arbore, Quelli della notte. Poste regravis la filmado danke al aktiveco scenarista ĉe kelkaj filmoj de Luciano De Crescenzo. En la lasta (iel membiografia) filmo Separati in casa Pazzaglia scenaristis, reĝisoradis, aktoris.[1]

Pazzaglia ankaŭ kulturpolitike aktivis ĉe la fondo de la Movado novburbona. Li publikigis variajn librojn ekz. Il brodo primordiale (1985), La stagione dei bagni (1987) kaj Partenopeo in esilio (1989) (kelkaj verkoj eldonitis postmorte). Finfine Pazzaglia ankaŭ pliriĉigis la teatrojn per laboroj siaj kaj verkis kelkajn revuojn muzikajn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Roberto Poppi: Dizionario del cinema italiano, I registi. Romo, Gremese 2002, p. 327