Rivero Dulce (Argentino)
Rivero Dulce (Argentino) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 650 km |
Fluo | |
Enfluejo | Lago Mar Chiquita |
Geografio | |
Landoj | Argentino |
Regionoj | Argentino |
La rivero Dulce (dolĉa, nesala) aŭ Salí estas grava rivero de la centro-nordo de Argentino, ĉefa integranto de la senelflua baseno de la granda lago Mar Chiquita [ĉiKIta] en la provinco Kordobo (Argentino).
La Rivero Dulce ekfluas kun la nomo de Rivero Tala en la sudo de la Provinco Salta, kaj havas siajn fontojn ĉe la lokoj kun koordenatoj: 25° 59′ 08″ S 65° 35′ 01″ O / 25.98556 °S, 65.58361 °O (mapo), en la ĝangalaj orientaj deklivaroj de la Kalĉakiaj Montoj. Tuj post ekfluo, ĝi direktis sin al sudo kaj eniras en la provincon Tukumanon, kie ĝi estas konata laŭ la nomo de Salí, dividante ĝin praktike duone, dum ĝi pliigas sian akvokvanton danke al nombraj alfluantoj kiuj ricevas dekstre, devenaj el la menciitaj Kalĉakiaj Montoj kaj el la Montaro Akonkiĥa. Inter tiuj alflaentoj troviĝas, el nordo al sudo, la riveroj Las Cañas, Ĉoromoros, Vipos, Los Sosa, Lules, Famaillá, Balderrama, Seco, Gastona, Chico, Marapa kaj Ovanta.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Comité de La Cuenca Salí Dulce Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri poluado
- Poluado de la rivero
- Pri poluado Arkivigite je 2006-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retejo de la Secretaría de Estado de Ambiente Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine