Purmerend
Municipo Purmerend | ||
---|---|---|
Flago de la municipo Purmerend | Blazono de municipo Purmerend | |
urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando | ||
Provinco | Purmerend | |
Ĉefloko | Purmerend | |
Areo - Tero - Akvo |
24,52 km² 23,87 km² 0,65 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
79 203 (1-a de januaro 2011) 3 230 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 30′ N, 4° 57′ O (mapo)52.54.95Koordinatoj: 52° 30′ N, 4° 57′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A7 | |
Telefona kodo | 0299 | |
Poŝtkodo | 1440–1448, 1481 | |
Purmerend estas municipo, urbo kaj historia "Alta Sinjorejo" de Nederlando. Ĝi apartenas al la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2022 en la municipo vivis 81 515 loĝantoj.
Situo kaj ekonomio
[redakti | redakti fonton]Purmerend situas en la nordo de la regiono Waterland ("akvolando"), laŭlonge de la fervoja linio Amsterdamo - Hoorn - Enkhuizen. Aŭtovojo ligas ĝin al Amsterdamo. Ĝis la urbo 2001, la urbo havis la plej grandan foiron pri agrikulture bredataj bestoj. Post besta epidemio oni tiujare ĉesis la subĉielan forion, sed en foira halo ankoraŭ malgrandkvante negocas pri ŝafoj kaj bovidoj.
En la urbo ekzistas iuj industriaj entreprenoj, interalie fabriko pri pordoj. Ekzistas multaj negocaj entreprenoj. La agrikulturo estas grava ekonomia branĉo - aparte gravas la produktado de bova lakto kaj de fromaĝo. Krome en la urbo vivas multaj homoj kiuj havas sian laborpostenon en Amsterdamo, kaj ĉiumatene vojas al la urbego.
Historio de la urbo kaj de la Alta Sinjorejo
[redakti | redakti fonton]La loĝloko originas en la mezepoko, kiam komence temis pri malgranda fiŝista domo. En la jaro 1410 la grafo Vilhelmo la 2-a d Holando-Bavario por sia konsilanto Willem Eggert deklaris la teritorion Alta kaj Libera Sinjorejo (vrije en hoge heerlijkheid) Purmerend en Purmerland.[1] Li kajsiaj posteuloj havis la titolon Heer aŭ Vrijheer van Purmerend en Purmerland resp. Purmerland en Ilpendam. En la jaro 1423 Willem Eggert konstruigis la kastelon Pumerstein. La urbo ankoraŭ nuntempe havas la blazonon de la dinastio Eggert. Sekve la Alta Sinjorejo transdoniĝis al la dinastioj Van Montfoort (1439-1481) kaj Egmont (1483). Lamoral van Egmond estis teritoria posedanto inter la jaroj 1540 kaj 1568: li konatiĝis kiel luktanto por nederlanda sendependeco de Hispanio, kaj la germanlingva verkisto Johann Wolfgang von Goethe literature konatigis lin per la samnoma dramo "Egmont". Post kiam la dinastio Egmont juĝiĝis kulpa je perfido kontraŭ la hispanaj Habsburgoj, la kompleta posedaĵo de ili estis forprenita, kaj en 1582 la Alta Sinjorejo estis dispartigita: La urbo Purmerend kaj la loĝloko Neck estis malaligitaj el la Alta Sinjorejo, kaj aligitaj al la graflando Holando respektive al la Ŝtatoj de Holando kaj Okcidenta Frislando. La urbo iĝis parto de administra unuo Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen, kiu de tiam nomumis urbestron.
La resta teritorio Purmerland kaj Ilpendam ĝis la jaro 1610 estis same administrata fare de la Grafelijkheids Rekenkamer kaj tiam estis pluvendita.
Listo de la sinjoroj de la Alta Sinjorejo Purmerend kaj Purmerland
[redakti | redakti fonton]Dinastio Eggert
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1410-1417 | Willem Eggert |
1417-1420 | Jan Eggert |
Dinastio Van Zijl
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1420-1421 | Gerrit van Zijl |
Dinastio Vitelsbaĥoj
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1421-1428 | Jan, bastardo de Bavario |
Dinastio Van Zijl
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1428-1439 | Gerrit van Zijl |
Dinastio Van Montfoort
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1439-1448 | Johan la 2-a van Montfoort |
1448-1459 | Hendrik la 4-a van Montfoort |
1459-1481 | Johan la 3-a van Montfoort |
Dinastio Van Volckesteijn
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1481-1483 | Vijt Heer van Volckesteijn |
Dinastio Egmond
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1483-1516 | Johan la 3-a de Egmond |
1516-1528 | Johan la 4-a de Egmond |
1528-1541 | Karel la 1-a de Egmond |
1541-1568 | Lamoral de Egmond |
1568-1582 | Philip de Egmond |
Ŝtatoj de Holando kaj Okcidenta Frislando
[redakti | redakti fonton]regotempo | nomo |
---|---|
1582- | Grafelijkheids Rekenkamer van de Domeinen |
Jen iom da fotaj impresoj
[redakti | redakti fonton]Lokanoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (nederlande)
Notoj
[redakti | redakti fonton]Provinco Nord-Holando | |
---|---|
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |