El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paronimo estas vorto preskaŭ samsona, sed havas malsaman signifon , ekzemple pesi (transitiva verbo) - pezi (netransitiva). Paronimoj oftis en Pra-Esperanto por distingi parencajn nociojn, sed Zamenhof forlasis plejmulton de tiuj en la matura Esperanto - paronimoj ja facile konfuziĝas kaj kreas dubon.
Tiu ĉi sekcio estas nekompleta (sed plikompletiginda) listo de paronimoj (konfuze similsonaj vortoj).
adolto
plenkreskulo
adult angle
adulto
rompado de geedza fideleco
adulter (latine)
agordo
ĝusta interrilato inter muzikiloj
accord (france)
akordo
samopinieco; kombino de tonoj
aldo
kontralto
alto (itale)
alto
vertikala dimensio
aloo
sukulenta planto
aloē (latine)
alo
flugilo, flanka elemento k. a.
ala (latine)
arao
papago
ara (tupie )
aro
sufikso -ar-
areo
surfaco
area (latine)
artiklo
Ĉiu aparta speco de varo
article angle
artikolo
partikulo; aparte pritraktata temo en gazeto, revuo
cendo
nevalora monero, 1/100 de eŭro, dolaro, guldeno
cent angle
cento
100
sendo
irigi al novan lokon
senden germane
cigaredo
tabaka fumcilindro en papero
cigarette angle
cigareto
eta cigaro; tabaka fumcilindro en tabakfolioj
ĉamo
monta mamulo
chamois (france)
ŝamo
ĉama ledo
peau de chamois (france)
damao
cervedo
damas (latine)
damo
sinjorino
dame (france)
dezerto
sabla tereno
desert angle
dizerti
fuĝi el militservo
deserto
dolĉa manĝo
dessert
diserti
prezenti studrezulton
dissert
drinki
multe gluti alkoholaĵon
drink angle
trinki
gluti likvaĵon
ego
sufikso -eg-
egoo
mio
ego (latine)
erao
kronologia sistemo
aera (latine)
ero
sufikso -er-
fabelo
aventura rakonto por infanoj
fable angle
fablo
rakonto kun moralinstruo
festeno
bankedo, ktp
feast angle
festo
celebra tempo
firmao
komerca entrepreno
Firma germane
firma
fiksita
firm angle
foko
felhava mamulo
φώκη (greke)
fokuso
punkto
focus (latine)
generalo
armea oficiro
general angle
ĝenerala
ne specifa
genro
gramatika kategorio (vira, ina, neŭtra)
genre (france)
ĝenro
kategorio aŭ speco de verkoj
go
liternomo G
goo
japano tabulludo
go (japane)
ĝoji
senti plezuron (netransitiva)
enjoy angle
ĝui
senti plezuron pro posedo de io (transitiva)
germana
nuna gento kaj lingvo
Germanus (latine)
ĝermana
antikva lingvo kaj gento
ĝusta
Precize konforma al regulo
just angle
justa
Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj
ĵusa
Okazinta antaŭ tre mallonga tempo
halo
ĉambrego
hall (angle), Halle germane
haloo
luma cirklo, ringo
halo angle
helico
neebena kurbo
Helix germane
heliko
Gastropodo havanta firman konkon
helikso
Elstaro, kiu borderas la orelkonkon
humoro
stato de temperamento aŭ psiko
humor (hispane)
humuro
komika absurda maniero
imposto
deviga pago al ŝtato
impost angle
impoŝto
ŝtono, kiu estas parto de volbo
justeco
egaleco, senpartieco, egalrajteco
justice angle
justico
administracio, kiu zorgas pri juĝistoj, punoj, ktp
kamerao
fotoaparato
camera (latine)
kamero
ĉambreto
Kammer germane
kasedo
sonbendo, vidbendo
cassette angle
kaseto
eta monkesto "kas-eto"
komplemento
Iu ajn frazrolo rilate al la predikato
Komplement germane
komplimento
Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu
Kompliment
koko
birdo
coq (france)
kokoso
frukto
coco (hispane, portugale)
kolono
arkitektura elemento
colonne (france)
kolumno
vertikala divido de tabelo
column angle
koncepti
imagi ideon
conception (france)
koncipi
gravediĝi
koncerto
Muzika kunveno
concerto (itale)
konĉerto
Verko sonateca por orkestro kun soloinstrumento
konkuro
peno superi alian
concours (france)
konkurso
antaŭaranĝita konkuro kun reguloj, juĝistoj, premioj
koro
organo
cœr (france)
koruso (ĥoro)
aro da kantantoj
chorus (latine)
korpo
aro de la materiaj partoj
corpus (latine)
korpuso
Plej ampleksa divido de armeo
koto
tero, polvo, miksita kun akvo
Kot germane
kotoo
muzikilo
koto (japane)
letero
skribita mesaĝo
letter angle
litero
signo de alfabeto
loto
tio, kion iu ricevas hazarde
lotto angle
lotuso
frukto
lōtus (latine)
magazeno
deponejo, vendejo
Magazin germane
magazino
periodaĵo
mandareno
ĉina ŝtatoficisto
mandarine angle
mandarino
oranĝa frukteto
marĉo
malseka tereno
marsh angle
mardo
tago
Martis (latina)
marŝo
piedirado
march
marto
monato
metro
mezurunuo de longo
μέτρον (greke)
metroo
urba eksterstrata fervojo
métro (france)
miso
prefikso mis-
missa- (pra-germane)
misoo
pastaĵo
miso (japane)
negro
nigrulo
negro (hispana)
nigro
koloro
no
liternomo N
noo
dramo
nō (japane)
nokto
Senluma periodo de la diurno
noctem (latine)
noktuo
strigo
noctua (latine)
novao
nova stelo
novus (latine)
nova
antaŭe ne ekzistanta
ofero
fordono
offer (angla)
oferto
propono
ordo
regula aranĝo
order (angla)
ordeno
religia socio
ordino
enoficigo en religia profesio
ordono
esprimo de estra volo
organo
korpa parto
organ (angla)
orgeno
muzikilo
pano
homa nutraĵo el faruno
pain (france)
paneo
akcidenta nefunkciado
panne (france)
panico
herbo
panicum (latine)
paniko
subita teruro
panique (france)
partiklo
eta ero de fizika materio: fotono, kvarko, ...
particle (angla)
partikulo
vorteto sen fleksio: ja , ajn , ...
pato
senkovrila kaserolo
pătella (latine)
patoso
emocia esprimo
pato (hispane, portugale)
perĉo
genro Gymnocephalus de riverfiŝoj
perca (portugale)
perko
genro Perca de riverfiŝoj
planedo
astro
planet angle
planeto
eta plano
poŝtaĵo
perpoŝta transportaĵo
el poŝto
postaĵo
posta parto
el post
polvo
subtilaj, liberaj eretoj
pulvo
eksplodema substanco
pulvoro
substanco sub formo de subtilaj eroj
procedo
sinsekvo de rimedoj
procédé (france)
procesio
ceremonia marŝo
procession
proceso
enjuĝeja laŭleĝa atako
procès
procezo
natura sinsekvo de fenomenoj
processus
produkto
farita utila objekto
product angle
produto
rezulto de multipliko
radio
brila strio
radius (latine)
radiuso
streko de la centro
senco
kompreno de vorto
sense angle
senso
perceptokapablo
sento
stato de konscio
sino
parto de la vesto
sinus (latine)
sinuso
dilataĵo de vaskulo
stato
situacio
state angle
ŝtato
registaro
sumo
rezulto
summa (latine)
sumoo
sporto
sumō (japane)
tabelo
matrico
table (angle) tableau (france)
tablo
meblo
table (angle, france)
tableto
eta meblo
tablette (france)
tablojdo
premaĵo por enbuŝigo
tabloid angle
tabulo
ebena plato
tabula (latine)
termo
algebra grando en adicio kaj subtraho
term angle
termino
faka vorto
teroro
politika perfortado por timigi homojn
terror angle
teruro
timego
toasto
pano
toast angle
tosto
trinka parolo
trajno
vagonara veturilo
train angle
trejno
instruado, dresado
vespero
fino de la tago
vesper (latine)
vesperto
flugkapablaj mamuloj
vespo
insekto
*wóps (hindeŭropa)
veto
risko de mono
wetten germane
vetoo
nuligo de politika decido
vetō (latine)
violino
ina floro "viol-ino"
violono
muzikilo
violin angle
viro
homo
vir (latine)
viruso
enĉela parazito
virus (latine)