Poluspremio
Aspekto
Poluspremio | ||
muzika honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Polar | |
Lando | Svedio | |
Fondita en | 1989 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Poluspremio estas muzika premio kreita en 1989 dank' al donaco de Stig Anderson[1], la eksa impresario de la grupo ABBA kaj fondinto de la muzikeldonejo Polar Music (Polusa Muziko). Ĝi ĉiujare premias du homojn, grupojn aŭ institutojn pro iliaj kontribuoj al muziko: unu el roka, popmuzika, blusa aŭ ĵaza sceno kaj unu el klasikmuzika sceno. La ceremonio okazas en majo en Stokholmo, la premio estas enmanigata de Lia Moŝto la reĝo de Svedio Karolo la 16-a Gustavo. Ĉiu premiita ricevas sumon de unu miliono da svedaj kronoj.
Premiitoj
[redakti | redakti fonton]- 1992 : Paul McCartney kaj Estonio, Latvio kaj Litovio pro iliaj tradiciaj muzikoj.
- 1993 : Dizzy Gillespie kaj Witold Lutosławski
- 1994 : Quincy Jones kaj Nikolaus Harnoncourt
- 1995 : Elton John kaj Mstislav Rostropoviĉ
- 1996 : Joni Mitchell kaj Pierre Boulez
- 1997 : Bruce Springsteen kaj Eric Ericson
- 1998 : Ray Charles kaj Ravi Shankar
- 1999 : Stevie Wonder kaj Iannis Xenakis
- 2000 : Bob Dylan kaj Isaac Stern
- 2001 : Burt Bacharach kaj Robert Moog
- 2002 : Karlheinz Stockhausen kaj Miriam Makeba
- 2003 : Sofia Goubaïdoulina kaj Keith Jarrett
- 2004 : B.B. King kaj György Ligeti
- 2005 : Gilberto Gil kaj Dietrich Fischer-Dieskauu
- 2006 : Led Zeppelin kaj Valery Gergiev
- 2007 : Steve Reich kaj Sonny Rollins
- 2008 : Pink Floyd kaj Renée Fleming
- 2009 : Peter Gabriel kaj José Antonio Abreu & El Sistema
- 2010 : Björk kaj Ennio Morricone
- 2011 : Patti Smith kaj Kronos Quartet
- 2012 : Paul Simon kaj Yo-Yo-Ma
- 2013 : Youssou N'Dour kaj Kaija Saariaho
- 2014 : Chuck Berry kaj Peter Sellars
- 2015 : Emmylou Harris kaj Evelyn Glennie
- 2016 : Cecilia Bartoli kaj Max Martin
- 2017 : Sting kaj Wayne Shorter
- 2018 : Metallica kaj Ahmad Naser Sarmast & la Afgania Muzika Nacia Instituto
- 2019 : Anne-Sophie Mutter kaj Playing for Change
- 2020 : Diane Warren kaj Anna Netrebko
- 2021 : Pro la kronpandemio, neniuj gajnintoj estis nomumitaj en 2021
- 2022 : Iggy Pop kaj Ensemble intercontemporain
Ligilo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robert Mitchell kaj Robert Mitchell, « Metallica to Receive Polar Music Prize » arkivo, en Variety, la 14-an de februaro 2018 (konsultita la 17-an de decembro 2018)