Saltu al enhavo

Sybren de Boer

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sybren de Boe

Sybren de BOERSijbren de Boer (naskiĝinta la 12-an de septembro 1869 en Tjerkwerd apud Bolsward, mortinta la 22-an de oktobro 1939 en Sneek) estis nederlanda pedagogo kaj aktivulo en la Ido-movado en Frislando.

Originante el kamparana familio li trejniĝis je instruisteco. Por tio li frekventis ŝtatan porinstruistan faklernejon antaŭ ol deĵori en Den Burg sur la insulo Texel. Baldaŭ nomumis oni lin estro de Normala lernejo en Sneek. En la 1925-a jaro li pensiiĝis pro parta surdeco.

Interesiĝis li, krom pri lingvoj (li regis la nederlandan, frisan, francan, germanan kaj Idon), ankaŭ pri matematiko kaj astronomio. Unua kontakto de li kun la Ido-movado okazis en 1927 danke al helpo de P. Wegman (landa peranto de la organo "Progreso", loĝante en Enschede). Sed al de Boer ne nur sufiĉis scii Idon; li ankaŭ volis kapabli bone publike defendi ĝin kaj kontroli ĝian bonan praktikon. Sekve post nelonga tempo li iĝis meritoplena ano de ULI[1].

  1. kp. la nekrologon en la gazeto "Progreso" n-ro 1 (127) 1940