Sihun
Sihun | |||
---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 425 184 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 234 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 126° 48′ O (mapo)37.380252126.802951Koordinatoj: 37° 23′ N, 126° 48′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 131,46 km² (13 146 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Siheung [+] | |||
Sihun (koree 시흥시, laŭ ĉinaj literoj 始興市) estas havenurbo, universitata urbego en Sud-Koreio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 131,46 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 425,184 (2015)
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: +82 31
- Horzono: UTC+9
- 37° 22′ 47″ N 126° 48′ 10″ O / 37.37972 °N, 126.80278 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sihun situas en la nordokcidenta parto de la lando laŭ rivero tre proksime al la Flava Maro. Ansan troviĝas 7, Buĉon 14, Huason 20, Seulo 26 km [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio Sihun apartenis al pluraj regnoj. Ĝi akiris ĝian nunan administran statuson urbo en 1989, kiam la malnova distrikto Sihun estis dividita en 3 partoj. Inter ili urbo Sihun estis la plej grava kun 93,000 da loĝantoj. Tiu nombro triobliĝis en la sekva jardeko, ĉar la antaŭurbaj loĝejoj estis evoluigitaj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ekonomio de Sihun konsistas el diversaj industriaĵoj, komercadoj, liveradoj kaj fiŝkaptadoj. Estas ankaŭ turismo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Sihun havas kontinentan klimaton kun influoj de musono kaj maro. La someroj estas varmaj kaj malsekaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. La jara averaĝa temperaturo estas 12,5 °C. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,445 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), sed inter majo-septembro pli ofte pluvas. Inter decembro-februaro ofte frostas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- parko pri lotusoj (la florado okazas en julio kaj aŭgusto)
- "serpenteniga vado" dufoje tage ĉe malfluso
- insulo "Oido" estas la plej granda insulo en la urbo, ĝi famas pro centoj da restoracioj, multaj arkitekturaj monumentoj kaj arkeologiaj lokoj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Deĝoŭ, Ĉinio (2018)
- Rochester (Minesoto), Usono
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Universitato en Sihun
-
Vido en Sihun