Sierra de Gata
Ĉi tiu artikolo temas pri municiparo en Ekstremaduro. Por samnoma montaro rigardu la paĝon Sierra de Gata (montaro). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Gata. |
Sierra de Gata | |||
---|---|---|---|
municiparo | |||
municiparo [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Ĉefurbo | Valverde del Fresno | ||
- koordinatoj | 40° N, 7° U (mapo)40.23333333-6.75Koordinatoj: 40° N, 7° U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 254 km² (125 400 ha) [+] | ||
Areo | 1 254 km² (125 400 ha) [+] | ||
Sierra de Gata | |||
Vikimedia Komunejo: Sierra de Gata [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Sierra de Gata estas unu de la municiparo de Ekstremaduro, en la nordokcidenta areo de la provinco Kacereso en Ekstremaduro, Hispanio. Ĝi ricevas la nomon de la montaro Sierra de Gata. Ĝi limas norde kun la provinco de Salamanca, okcidente kun Portugalio kaj oriente kun la komarkoj de Las Hurdes, de Tierras de Granadilla kaj de Valo de Alagón kaj sude, kun la komarko de Tierra de Alcántara.
Temas pri teritorio kun diverseco de pejzaĝjoj kaj flaŭro. Ĝi havas gravajn resursojn hidrografiajn, kun du ĉefaj basenoj: nome la rivero Arrago kaj la rivero Erjas. Ĝi havas ankaŭ gravan arkitektan heredaĵon en kelkaj el siaj vilaĝoj, ĉefe en San Martín de Trevejo, Torre de Don Miguel, Trevejo, Robledillo de Gata... La jarcenta izoliĝo (ĝis la punkto ke nur tie konserviĝas lingva fosilio kia estas dialekto Fala) faras de la loko netuŝita natura rezervejo kaj kie estas ankoraŭ aŭtentaj formoj de rura vivo. Tiele ege eblas rura turismo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komarko Arkivigite je 2020-08-17 per la retarkivo Wayback Machine