Serba Respubliko
Atentu: Ne konfuzenda kun Serbio
Serba Respubliko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Administra unuo | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||||
Supermara alteco | 355 m. i. J. [+] | ||||
Ĉefurbo | Sarajevo | ||||
- koordinatoj | 45° N, 17° O (mapo)44.7517.316666666667Koordinatoj: 45° N, 17° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 24 857 km² (2 485 700 ha) [+] | ||||
Areo | 24 857 km² (2 485 700 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 228 423 [+] (2013) | ||||
Denseco | 49,42 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Guberniestro | Radovan Višković
(ekde 2018) |
||||
Horzono | UTC+01:00, Mezeŭropa tempo [+] | ||||
ISO 3166-2 | BA-SRP | ||||
Serba Respubliko | |||||
Vikimedia Komunejo: Republika Srpska [+] | |||||
La Serba Respubliko, nomata ankaŭ Respubliko Serba (serbe Република Српска/Republika Srpska), estas unu el la du partoj de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj ekestis per la Interkonsento de Dayton (la alia estas la Federacio Bosnio kaj Hercegovino). Ĝi ampleksas preskaŭ unu duonon de la tuta Bosnio kaj Hercegovino. Ĝia ĉefurbo kaj administra centro estas Banja Luka.
La areo de la Serba Respubliko estas 25.053 km², tio estas precize 49 % de la teritorio de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi konsistas el du partoj, unu en la nordo kaj unu en la oriento de la lando. La du partojn ligas la koridoro de Brčko, kiu apartenas al la du landopartoj komune kaj estas administrata rekte de la ŝtato Bosnio kaj Hercegovino. Eksteraj limoj estas kun Kroatio, Serbio kaj Montenegro.
Laŭ takso de 2006 la respubliko havis 1,5 milionojn da loĝantoj. Ĉar granda parto de la bosnianoj kaj kroatoj foriris, nun 92 % de la loĝantaro estas serboj.
Oficialaj lingvoj estas la bosna, kroata kaj serba lingvoj; la serba foje estas skribata ne per cirilaj, sed per latinaj literoj.
La flago montras la tut-slavajn kolorojn ruĝan, bluan kaj blankan, kiel la flago de Serbio, sed sen ties enmetita blazono.
Urboj
[redakti | redakti fonton]- Urboj en la norda parto:
- Banja Luka (administra centro kaj plej granda urbo)
- Prijedor
- Doboj
- Tesliĉ
- Kozarska Dubica (iam Bosanska Dubica)
- Novi Grad/Bosanski Novi
- Mrkonjić Grad
- Bosanska Gradiška
- Prnjavor
- Laktaši
- Šipovo
- Kozarac
- Derventa
- Bosanski Šamac
- Modriča
- Bosanski Brod
- Urboj en la orienta parto:
Esperanto-vivo
[redakti | redakti fonton]En la Serba Respubliko estas du Esperanto-societoj, po unu en Tesliĉ kaj Banja Luka, kaj kelkaj esperantistoj en aliaj lokoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ponto konstruita de Mehmed-paŝo Sokoloviĉ, en Viŝegrad
-
Monumento al reĝo Petro Karaĝorĝeviĉ en Bijeljina
-
Preĝejo de la Kristo la Savanto en Banjaluko
-
Gradiŝka
-
La Lago de Bileĉa
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.vladars.netArkivigite je 2013-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.rtrs.tv
- http://www.predsjednikrs.net Arkivigite je 2019-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.mvp.gov.ba/HTML/Bos/O_bosni.htm[rompita ligilo]