Schams (komunumaro)
Komunumaro Schams | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Ĉefloko | Zillis-Reischen |
Koordinatoj | 46° 36′ N 9° 25′ O / 46.600 °N, 9.417 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 36′ N 9° 25′ O / 46.600 °N, 9.417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1802 (2009-12-31) |
Areo | 201,85 km² |
Loĝantardenseco | 9 loĝantoj/km² |
La komunumaro Schams estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malantaŭa Rejno. Ĝi havis 1802 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zillis-Reischen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La valo de Schams, kiu kongruas kun la komunumaro Schams, estas la meza parto de la valo de Malantaŭa Rejno sude de la ravino de Viamalo.
Komunumoj de la komunumaro Schams
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Schams konsistas (stato en 2011) el 8 komunumoj, el kiuj Andeer estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Andeer | 876 | 46.30 | 3701 | |
Casti-Wergenstein | 58 | 25.62 | 3703 | |
Donat | 208 | 4.67 | 3705 | |
Ferrera | 88 | 75.46 | 3713 | |
Lohn | 48 | 8.17 | 3707 | |
Mathon | 51 | 15.13 | 3708 | |
Rongellen | 44 | 2.02 | 3711 | |
Zillis-Reischen | 429 | 24.48 | 3712 | |
Totale | 8 | 1802 | 201,85 | 0211 |
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Schams datiĝas el la jaro 831 in Sexaminis. Dum mezepoko la Senjorujo Schams estis feŭdo de la episkopo de Koiro al la Baronoj de Vaz. 1338 la valo transiris al la Grafoj de Werdenberg. En kontraŭstaro al la landaj senjoroj Schams aliĝis en la jaro 1424 al la Griza Federacio. Tio kondukis al la Milito de Schams, kiu finiĝis kun la malvenko de la Grafoj de Werdenberg kaj la deturo de la Kastelo Bärenburg en la jaro 1456. Kiel sekvo la Grafoj de Werdenberg revendis la valon al la episkopejo de Koiro, de kiu la valanoj sin liberaĉetis en la jaro 1458. Per la administracia reformo de Kantono Grizono de la jaro 1851 Schams fariĝis komunumaro de la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Schams – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo de la komunumaro Schams[rompita ligilo]
- Schams (komunumaro) en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|