Saw (filmo)
Segilo | |
---|---|
Usona afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Saw |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla |
Kina aperdato | 29-a de oktobro 2004 |
Daŭro | 1h42 |
Ĝenro | Hororo |
Kameraado | David Armstrong |
Buĝeto | 1 200 000 USD |
Reĝisoro(j) | James Wan |
Produktisto(j) | Gregg Hoffman, Peter Block, Lark Bernini |
Scenaro | James Wan, Leigh Whannell |
Laŭ la verko de | --- |
Filmita en | Usono |
Muziko de | Charlie Clouser, Fear Factory, Pitbull Daycare, Front Line Assembly |
Rolantoj | Cary Elwes • Danny Glover • Monica Potter • Michael Emerson • Ken Leung • Tobin Bell • Leigh Whannell • Benito Martinez • Shawnee Smith • Makenzie Vega • Dina Meyer • Ned Bellamy • Alexandra Bokyun Chun |
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj | --- |
Produktinta firmao | Evolution Entertainment (Usono), Saw Productions Inc. (Usono) |
Distribuo | Lion Gate Films Inc |
Honorigoj | Q3411704 |
IMDb | |
Saw (angle Segilo) estas usona horora filmo aperinta en 2004. Regita de la aŭstrala reĝisoro James Wan, la filmado daŭris dek-ok tagojn kaj kostis iom pli ol unu miliono da usonaj dolaroj. Rolante nefamajn aktorojn kaj aperante sen grava reklamo, la filmo ja trafis teruran sukceson kaj staras nun inter la klasikaj teruraj filmoj. Ĝi unue aperis en la Filmfestivalo de Sundance en januaro 2004 kaj poste montriĝis al la tuta usona publiko la 29-an de oktobro 2004. Saw trafis 55 milionojn da dolaroj nure sur usona grundo, kaj tiu rezulte instigis la produktorojn krei plurajn sekvaĵojn : Saw II en 2005, Saw III en 2006, Saw IV en 2007 Saw V en 2008 kaj Saw VI en 2009.
Scenaro
[redakti | redakti fonton]Adam kaj Lawrence, du plenkreskuloj, ne konas unu la alian, sed tamen, ambaŭ vekiĝas en malpura kaj ŝlosita ĉambro. Ĉiu el ili estas katenita al akvokondukilo je la du malaj anguloj de la ĉambro. Meze de tiu-ĉi kuŝas sangokovrita viro, verŝajne morta. Baldaŭ aŭdeblas robota voĉo kiu diras al ili ke la ŝlosilo por eskapi troviĝas ie en la ĉambro. Dum ili serĉas, Adam komencas kompreni kiu ilin malliberigis ĉi tie. Temas pri iu sadisto kiu neniam mortigas siajn viktimojn sed metas ilin en angoran situacion kies finaĵo estas morto kaj donas al ili la manieron eskapi, kiu estas kelkfoje pli terura ol morto. La filmo tiel temas pri homaj reagoj kaj interagoj fronte al terura elekto en fermitaj ĉambroj.
Ĉefrolantoj
[redakti | redakti fonton]Rolanto | Rolato |
---|---|
Cary Elwes | Lawrence Gordon |
Leigh Whannell | Adam Faulkner |
Danny Glover | Detektivo David Tapp |
Monica Potter | Alison Gordon |
Tobin Bell | John Kramer/Puzlo |
Ken Leung | Detektivo Steven Sing |
Dina Meyer | Detektivo Kerry |
Michael Emerson | Zep Hindle |
Mike Butters | Paul Stallberg |
Paul Gutrecht | Mark Rodriguez |
Benito Martinez | Brett |
Shawnee Smith | Amanda Young |
Makenzie Vega | Diana Gordon |
Ned Bellamy | Jeff |