Sonia Arbaro
Sonia Arbaro | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
bluebell wood [+] | ||
Lando | Belgio | |
Situo | Bruselo | |
- koordinatoj | 50° 46′ 14″ N, 4° 26′ 48″ O (mapo)50.77064.4467Koordinatoj: 50° 46′ 14″ N, 4° 26′ 48″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 44,21 km² (4 421 ha) | |
Areo | 44,21 km² (4 421 ha)[1] | |
Sonia Arbaro | ||
Vikimedia Komunejo: Foret de Soignes - Zonienwoud [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Sonia Arbaro aŭ Sonia Forsto (nederlande Zoniënwoud, france Forêt de Soignes[2]) estas arbaro de 4421 hektaroj[1] en la sudorienta bordo de Bruselo, Belgio.
La arbaro kuŝas sur la flandraj municipoj Sint-Genesius-Rode, Hoeilaart, Overijse, kaj Tervuren, en la Brusela Ĉefurba Regiono, nome sur la dulingvaj municipoj Uccle/Ukkel, Watermael-Boitsfort/Watermaal-Bosvoorde, Auderghem/Audergem, kaj Woluwe-Saint-Pierre/Sint-Pieters-Woluwe, kaj sur la valonaj urboj La Hulpe kaj Waterloo. Tiele, ĝi etendiĝas sur ĉirkaŭ la tri Belgiaj Regionoj.
Ĝi estas administraciata de Flandrio (56%), de Brusel-ĉefurba Regiono (38%), kaj Valonio (6%). Estas kelkaj najbaraj eroj de privataj arbaroj kaj la Kapucijnenbos, nome "Kapucena Arbaro", kiu apartenas al la Reĝa Donaco.
En 2017, la Sonia Arbaro estis enlistigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko, kaj ĝi estas la nura Belgia komponanto de la multŝtata 'Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)'.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Zoniënwoud - Agentschap voor Natuur en Bos nederlande, legita la 11-an de majo 2024
- ↑ Konata ankaŭ kiel la forsto aŭ arbaro de Soignies, kaj se derive el la valona la forsto aŭ arbaro de Soignes.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Soniarbara Platformo (flandre kaj france)