La Nacia Parko Kilimanĝaro (angleKilimanjaro National Park, svahileHifadhi ya Taifa ya Mlima Kilimanjaro) estas nacia parko de Tanzanio, situanta 300 kilometrojn sude de la ekvatora linio, en regiono Kilimanĝaro en Tanzanio. Ĝi situas proksime al urbo Moshi kaj inkluzivas la tutan monton Kilimanĝaro super la arbolinio kaj la ĉirkaŭa montpasejo super 1 820 metroj. Ĝi kovras areon de 1 688 km².
La parko generis 51 milionojn da USD en enspezoj en 2013, la dua plej granda kvanto de iu ajn alia nacia parko en Tanzanio.
Komence de la 20-a jarcento, Kilimanĝaro kaj apudaj arbaroj estis deklaritaj ĉasrezervejo fare de la germana kolonia registaro. En 1921, ĝi estis deklarita arbara rezervejo. En 1973, la monto super la arbolinio (ĉirkaŭ 2 700 metroj) estis aliklasita kiel nacia parko. La parko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1987. En 2005, la parko estis pligrandigita por inkludi la tutan montan arbaron, kiu estis parto de la arbara rezervejo de Kilimanĝaro.