Nacia Galerio de Skotlando
Aspekto
Nacia Galerio de Skotlando | |||
---|---|---|---|
Scottish National Gallery | |||
arta muzeo nacia muzeo | |||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||
Situo | Urbo Edinburgo | ||
Adreso | Belford Road | ||
Poŝtkodo | EH2 2EL | ||
Situanta sur | The Mound | ||
Arkitekto(j) | William Henry Playfair vd | ||
Estiĝo | 1859 | ||
Malfermo | 1859 | ||
Koordinatoj | 55° 57′ 3″ N, 3° 11′ 44″ U (mapo)55.950899738822-3.195660636956Koordinatoj: 55° 57′ 3″ N, 3° 11′ 44″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 660 741 (2021) | ||
Parto de | Nacia Galeriaro de Skotlando vd | ||
Retpaĝo | https://www.nationalgalleries.org/visit/scottish-national-gallery | ||
La Nacia Galerio de Skotlando (angle National Gallery of Scotland) estas la ĉefa arta muzeo de Skotlando, kaj situas en Edinburgo. La galerio estis konstruita laŭ novklasika stilo, kaj etendiĝas sur monteto nomita The Mound, inter du partoj de la ĝardeno Princes Street Gardens.
La galerio estis konstruita fare de William Henry Playfair, kaj estis inaŭgurita en 1859. Ĝi entenas la plej vastan skotlandan kolekton de eŭropaj skulptaĵoj aŭ pentraĵoj, ekde la Renesanco ĝis post-impresionismo. Inter la ekspoziciitaj artistoj, oni povas mencii Paul Gauguin, Diego Velázquez, El Greco, Sandro Botticelli, Paul Cézanne aŭ Claude Monet.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo[rompita ligilo]