Négyes
Aspekto
Négyes [nEdjeŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: kvaropo, ĉar 4 vojoj iras al la najbaraj vilaĝoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 17 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7032/20.7055
- Alto super marnivelo: 89 m
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 3463
- Telefonprefikso: 49
Situo
[redakti | redakti fonton]Négyes situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ norda bordo de Tiso-lago, laŭ traira flankovojo. Tiszafüred troviĝas 14, Mezőkövesd 19, Mezőcsát 24, Miskolc 70 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1331. La turkoj bruldetruis kaj senhomigis la vilaĝon post la mezepoko. La vilaĝanoj profitas pro fremdultrafiko de Tiso-lago.
En Négyes migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1908
- kastelo el la 18-a jarcento