Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza
Muzeo kaj Trezoro de la ĉefpreĝejo de Monza | |||
---|---|---|---|
arta muzeo religia muzeo privata muzeo | |||
Lando | Italio vd | ||
Situo | Monza | ||
Adreso | Via Lambro 2, 20900 Monza | ||
Poŝtkodo | 20900 | ||
Estiĝo | 1963 | ||
Koordinatoj | 45° 35′ 1″ N, 9° 16′ 35″ O (mapo)45.583699.276526Koordinatoj: 45° 35′ 1″ N, 9° 16′ 35″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 11 916 (2020) | ||
Retpaĝo | http://www.museoduomomonza.it | ||
La Muzeo kaj trezoro de ĉefpreĝejo de Monza, jam Kapitola muzeo "Filippo Serpero", estis pliampleksigita kaj remalfermita al la publiko en 2007. Al ĝi oni aliras tra preĝejturo de la ĉefpreĝejo de Monza, Italio.
La muzeo konservas famegajn artajn aŭ historiajn verkojn de la malfrua romia antikveco kaj de la alta mezepoko, ekde la doto de liturgia ilaro donacita de la reĝino de Lombardoj Teodolinda. La trezoro estis iom post iom pliriĉigita de Berengario Ia 1-a, reĝo de Italio, kaj de Viskontioj.
Inter la jaroj 1797 kaj 1815, sekve de napoleonaj kampanjoj, la trezoro estis perforte translokigita al Parizo en la Cabinet des Médailles de la Bibliothèque nationale de France el kie oni ĝin revenigis al Monza, kvankam ne kompletan, post la Viena kongreso.
La nova sidejo de la muzeo, kiu ampleksigas la antaŭan en 1965, estas tute subtera kaj prezentas, krom la objektoj de la trezoro, abundan serion da artaj ĉefverkoj neniam prezentitaj antaŭe, kiuj datiĝas de la 14-a jarcento ĝis la 20-a. Tiu lasta ero estas titolita Museo Gaiani
Precipaj artaj entenaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Safira taso
- Diptiko de Stilikono
- Diptiko de Klaŭdiano
- Diptiko de reĝo Davido kaj sankta Gregorio
- Ampolo de Pilgrimantoj
- Fera Krono
- Krono de Teodolinda
- Evangeliaro de Teodolinda
- Kruco de Agilulfo
- Kovkokino kun kokidoj
- Relikvujo de sankta Johano la Baptisto
- Biblio de Alkuino
- Kruco de Berengaro
- Legaĵo de Berengaro
- Fresko de la Meso
- Kaliko de Gian Galeazzo Visconti
- Spado de Estorre Visconti
- Statuo de Johano la Baptano
- Ebura tabernaklo de Monza (de la 15-a jarcento)
- Tapetoj kun la historioj de Johano la Baptisto
- Relikvujaj bustoj de Monza
Estas krome gastigataj du arĝenta panoj donacitaj de Napoleono Bonaparte en la momento de la ofertorio dum la meso por lia kronado al reĝo de Italio (1805-1814) okazinta la 26-a de majo 1805 en la katedralo de Milano.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Luigi Di Corato, Graziano Alfredo Vergani Museo e tesoro del duomo di Monza Guida breve - Silvana 2007 ISBN 8836610048
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- I tesori del duomo di Monza Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Storia dei tesori del duomo di Monza Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Sito del Museo del duomo di Monza
- Sito ufficiale del duomo di Monza