Marto de 2013
Aspekto
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2013.
- Okazis grandaj manifestacioj en Portugalio kontraŭ la daŭra publika rigoreco kiun postulis la Trojko (IMF, EU, & ECB) kiel kondiĉo de bail-out (monoŝovelo) je € 78 mld en 2011.
- Antiŝijaisma bombatako mortigis 48 homojn kaj vundis pli ol 200 en Karaĉio, Pakistano.
- Historia jeso al la Svisa popoliniciativo kontraŭ misuzaj bonifikoj: la svisa popolo per pli ol du trionoj da jesaj voĉoj akceptis la popoliniciativon de Thomas Minder kontraŭ la gigantaj salajroj de mastrumantoj de publikaj akcisocietoj.
- 70-jara franca reĝisoro, dramaturgo kaj teatro-aktoro Jérôme Savary definitive forlasis la scenejon.
- Ĉeĥaj senatanoj voĉdonis 38:30 akuzi jure la eksiĝontan prezidenton Václav Klaus de alta perfido pro lia novjara amnestio.
- Uhuru Kenyatta venkis la prezidantajn balotojn en Kenjo.
- La Prezidento de Venezuelo, Hugo Chávez, mortis pro kancero post nur ok semajnoj de tria sesjara prezidenta periodo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La opozicia partio en Birmo, la Nacia Ligo por Demokratio, okazigis sian unuan kongreson.
- La ĉefministro difinita Ali Larayedh formas novan koalician registaron en Tunizio.
- Miloš Zeman fariĝis la tria prezidento de Ĉeĥio.
- Post longdaŭra voĉdonnombrado, Uhuru Kenyatta gajnis 50,03 % el la balotoj en la Kenja prezidenta elektado. En julio li frontos proceson ĉe la Internacia Puna Kortumo pro akuzo de krimoj kontraŭ la homeco.
- Finiĝas malta balotado: Joseph Muscat de la dekkvinjare opozicia Partit Laburista venkis kontraŭ Lawrence Gonzi.
- La parlamento de Hungario konsentas ŝanĝojn al la Konstitucio de 2012, kiujn kritikas la Eŭropa Unio pri favorismo al la reganta partio.
- Referendumo pri la daŭrigota briteco de la Insuloj Falklandoj rezultigis 1513 jesojn, 3 neojn, kaj unu fuŝbaloton.
- La argentinano Jorge Mario Bergoglio fariĝis la nova papo kaj elektis la nomon Francisko.
- Xi Jinping estis elektita la nova Prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko.
- La novaĵo ke la Eŭropa monoŝovelo al Kipro de 10 mld € postulus imposton de 6,75 %, rekte prenotan ĉi-marde el ĉiuj kontoj (aŭ 9,9 % el kontoj kun pli ol 105 €), kaŭzis malplenigon de bankaŭtomatoj tra la lando.
- Per referendumo, la popolo de Zimbabvo aprobis novan Konstitucion.
- La kipra parlamento malakceptis la proponatan imposton.
- Mortis Zillur Rahman, la prezidento de Bangladeŝo.
- Alenka Bratušek fariĝis la nova ĉefministro de Slovenio.
- En Stokholmo forpasis 94-jaraĝa Kuba pianisto kaj komponisto Bebo Valdés, pioniro de Afro-kuba ĵazo.
- La Estraro de UEA decidis, ke la 100-a UK okazos en Lille, Francio.
- Okazis granda manifestacio kontraŭ samseksa edzeco en Parizo, Francio.
- La Eŭropa Unio forigis sankciojn pri la plejparto de Zimbabvaj funkciuloj.
- 83 ministoj mortis matene post terŝoviĝo en Maizhokunggar, Tibeto, kaj 28 ministoj mortis nokte pro gas-eksplodo en Bajŝan, Ĝilinio.
- Nekompleta 12-etaĝa konstruaĵo disfalis en kvartalo Kariakoo de Daresalamo, Tanzanio; almenaŭ 34 homoj mortis.
|