Manilva
Manilva | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 29691 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 857 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 510 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 36° 23′ N, 5° 15′ U (mapo)36.3763823-5.2503659Koordinatoj: 36° 23′ N, 5° 15′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 128 m [+] | ||||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Manilva [+] | |||||
Manilva [maNILba] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la sudokcidenta pinto de la provinco Malago kaj sur la okcidento de la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La precipa pejzaĝo konsistas el malgrandaj montetoj apartigitaj de rojoj kaj valoj kun granda kalkoŝtona depresio malantaŭ la urba kerno, konata kiel Canuto de la Utrera.
Ĝi estas komponata de tri ĉefaj urbaj kernoj, el kiuj la ĉefa estas Manilva mem, proksimume je 2 km interne; la marborda vilaĝo San Luis de Sabinillas (konata simple kiel Sabinillas) kiu estas la plej loĝata kerno el la triopo; kaj la kvartalo de fiŝkaptistoj nome Castillo de la Duquesa (Kastelo de la Dukino, konata kiel El Castillo, La Kastelo) 1,75 km okcidente laŭ la marbordo. Krom la menciitaj kernoj estas kelkaj novbaj domaroj kaj urbanizaĵoj kiel Puerto de la Duquesa (Haveno de la Dukino), Los Hidalgos, Guadalupe, Aldea Beach kaj Vistalmar Duquesa Sur kaj aliaj en Camino Martagina kiuj estas farante la municipon malgranda marborda urbo.
Oriente estas la municipo Estepona, tradicia haveno por fiŝkaptistoj konvertita en turisma urbo, kaj norde Casares, blanka tipa andaluza vilaĝo sur la montaro haviganta spektaklan pejzaĝon. La tuta areo estas dominata de la montopinto Pico de los Reales, de 1452 metroj de alto el kiu oni povas rigardi al elstara panoramo de la zono.
La manilva marbordo etendiĝas el nordoriente al sudokcidento, en marborda linio de 7,8 km kun rokecaj golfetoj kaj sablaj strandoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La iompostioma pliigo de la loĝantaro okazis pro la kultivo sukerkano kaj ties industrio, krom la vitoj, nuntempaj aŭtentaj motoroj de la ekonomio de Manilva dum jarcentoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|