Mauá
Mauá | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||
Mikroregiono | São Paulo | ||
Fondita | 1954 | ||
Poŝtkodo | 09300-000 | ||
Telefonkodo | 11 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 418 261 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 6 714 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 40′ S, 46° 28′ U (mapo)-23.667777777778-46.460833333333Koordinatoj: 23° 40′ S, 46° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 818 m | ||
Areo | 62,29 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mauá (São Paulo) [+] | |||
Mauá estas urbego kaj municipo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al urbaro de San-Paŭlo. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: tiu kiu estas alta.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mauá situas sur altebenaĵo. San-Paŭlo (urbo) troviĝas en distanco de 23, Guarulhos 24, Campinas 107, Nova Iguaçu 323, Rio-de-Ĵanejro 340, Curitiba 344, São Gonçalo 363, Belo Horizonte 491, Goiânia 832, Porto Alegre 850, Braziljo 890, Campo Grande 914, Salvador de Bahio 1453, Maceió 1930, Teresina 2103,Recife 2129, Natalo (Brazilo) 2324, São Luís 2374, Belém 2481, Manaus 2712 kilometroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu loko estis malgranda vilaĝo nomata Pilar ĝis 1934, poste Mauá pri entreprenisto Visconde de Mauá, kiu konstruis tien la fervojon.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Mauá estas ĉefe industria urbo (metalurgio, rafinejo, kemiaĵoj, elektraj varoj).
Klimato
[redakti | redakti fonton]Mauá situas en subtropika zono pro la ĉirkaŭaj montoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14 (vintre) – 30 (somere) °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mauá estas ligita voje kaj trajne al la proksimaj municipoj. En la urbo aŭtobusoj kaj trolebusoj liveras la pasaĝerojn.