Saltu al enhavo

Mordecai Richler

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mordecai Richler
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1931 (1931-01-27)
en Montrealo
Morto 3-an de julio 2001 (2001-07-03) (70-jaraĝa)
en Montrealo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Mount Royal Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj francajidoangla vd
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Concordia
Sir George Williams University (en) Traduki
Baron Byng High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Daniel Richler (en) Traduki, Noah Richler, Emma Richler, Jacob Richler, Martha Richler (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
verkisto de porinfana literaturo
eseisto
romanisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mordecai RICHLER (prononcate Mordeĥaj Riĉler; la 27-an de januaro 1931 - la 3an de julio 2001) estis kanada anglalingva verkisto, scenaristo kaj publicisto.

Dum lia vivdaŭro li estis unu el la plej konataj kanadaj verkistoj tutmonde. En Kanado mem, li ankaŭ estis ne nediskutebla publika figuro pro siaj deklaroj pri kanada politiko (kaj specife pri kebekia seperatismo).

Richler estis nomumita plurfoje por la kanadaj literaturaj premioj Scotiabank Giller Prize kaj la Rogers Writers' Trust Fiction Prize.

Naskita kaj kreskigita en la najbareco de Montrealo (Kebekio) en familio de judaj elmigrantoj de Rusio. Lia avo Yudl Rosenberg (1860-1935) estis rabeno de la galica Ĥasidisma- dinastio, kaj liaj gepatroj, kvankam ne ortodoksaj, donis al sia filo tute tradician judan edukadon [1]. Kreskado en juda antaŭurbo, kie loĝis posteuloj de judaj enmigrintoj el diversaj eŭropaj landoj, ludis grandegan rolon en la edukado de la estonta verkisto. Mordecai ricevis sian edukon en Baron Byng High School, tiam studis la anglan kaj literaturon ĉe Sir George Williams College, sed ne diplomiĝis. En la aĝo de 19 jaroj, Mordechai foriris al Parizo, kun la intenco de iĝi verkisto kaj imiti la tiaman modon de la estetika elito. Post du jaroj, en 1952, Richler revenis al Montrealo kaj ricevis laboron ĉe la Canadian Broadcasting Corporation, post pliaj 2 jaroj li foriris al Londono, kie li vivis dum 18 jaroj, sukcese establante sin dum tiu tempo kiel ĵurnalisto kaj aspiranta verkisto. En 1972, per sia propra agnosko, li estis tirita al sia patrujo, al la "radikoj de lia malkontento", kaj li revenis al Kanado, kie li pasigis la ceteron de sia vivo. En Kanado, li finfine establis sin kiel verkiston, ricevante enorman rekonon dum sia vivdaŭro.

La juda tradicio havis grandegan kulturan influon sur Mordechai, kio estas klare evidenta en multaj el liaj verkoj, pipritaj kun humuro kaj satiro. Lia plej fama romano, The Apprenticeship of Duddy Kravitz, temas pri kiel simpla juda knabo fariĝas granda financisto. Li dediĉis la romanon "La Strato" (1969) al la strato sur kiu li kreskis, St. Urban Street, pro kiu li ricevis la kromnomon "Kanada Ŝolom Alejĥem". Alia de liaj romanoj, por kiuj li ricevis la prestiĝan Stephen Leacock Award de Kanado, "Barney's Version" (filmita en 2010), ankaŭ estas plejparte dediĉita al juda kulturo [2].

17 filmoj estis faritaj surbaze de liaj verkoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mordecai Richler Biography. Alirita 2015-05-15.
  2. “Richler, Mordecai”, The Oxford Companion to Literature, 2‑a eldono, Don Mills, Ontario: Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]