Lev Gumiljov
Lev Gumiljov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1912 en Sankt-Peterburgo |
Morto | 15-an de junio 1992 (79-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo |
Tombo | Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Rusio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de Historio (1934–1935) Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (–1987) |
Familio | |
Patro | Nikolaj Gumilov |
Patrino | Anna Aĥmatova |
Okupo | |
Okupo | antropologo tradukisto verkisto filozofo poeto geografo historiisto etnologo |
Lev Nikolajeviĉ GUMILJOV (1912 – 1992) estas fama rusa historiisto, etnologo, filo de la rusaj poetoj Anna Aĥmatova kaj Nikolaj Gumiljov, eŭraziisto.
Kiel vera enciklopediisto li laboris ĉe la limoj de diversaj sciencoj: historio, geografio, etnologio, filozofio, psikologio. Liaj adeptoj vidis lian intuon kaj strebon al intergrigo de sciencoj, lian novisman aliron al esploroj.
Li proponis ideon pri bioenergia domineco de etnogenezo kaj pri "nova parametro de etna teorio", kiun li nomis pasieco (ruse: пассионарность). La termino subkomrenas ideon de ĉefpuŝeco en la historia procezo de grupo da homoj kun forta strebo al agado. Lia ĉefverko, kiu longan tempon kuŝis sen esti eldonita, estas Etnogenezo kaj biosfero de la Tero.
Mem Gumilov kredis ke li venis al la penso pri la senkonscia biologia kapablo de la homo al supertensio dank’ al la verkoj de alia rusiano: Vladimir Vernadskij, malkovrinto de biologia energio de viva estaĵo. Pere de la terorio de etnogenezo Lev Gumilov klarigas kialojn de konkeroj de la armeo de Aleksandro la Granda, invadon de mongolaj hordoj de Ĝingis-Ĥano, kialojn de historiaj unuiĝoj kaj disiĝoj, interpuŝiĝoj (ekz. ŝijaismanoj kaj sunaismanoj), kies radikoj kuŝas en la fora estinto.
Lev Gumilov estis arestata dufoje kaj pasigis kelkajn jarojn en stalinaj gulagoj (1933 – 1943). Li estas doktoro de historiaj sciencoj (1961), doktoro de geografiaj sciencoj (1979). Krom tio li tradukis el la persa, afgana kaj taĝika poezio, kaj ankaŭ el Rabindranath Tagore
Plej gravaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Hunnu (hunoj) (1960)
- Iakinf (Nikita BIĈURIN). Kolekto de informoj pri historia geografio de Orienta kaj Meza Azio (1960)
- Antikvaj tjurkoj (vidu tjurkoj) (1967)
- En serĉo de elpensita carlando (1970)
- Hunoj en Ĉinio (1974)
- Etnogenezo kaj biosfero de la Tero (1979, 1989)
- Antikva Rusio kaj la Granda Stepo (1989)
- Geografio de etno en historia periodo (1990)
- Miljaro ĉirkaŭ Kaspia maro (1991)
- De Rusjo al Rusio (1992)
- Etnosfero: Historio de la homoj kaj historio de la naturo (1993)
- Ritmoj de Eŭrazio. Epokoj kaj civilizoj (1993)
- El historio de Eŭrazio (1993)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Sciencisto, filo de la poetoj", artikolo de Grigorij Arosev, en La Ondo de Esperanto okaze de la 100-a datreveno de lia naskiĝo.