Lajos Barta (skulptisto)
Lajos Barta (skulptisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1899 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de majo 1986 (87-jaraĝa) en Kolonjo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Mária Barta (pentristo) kaj István Barta |
Okupo | |
Okupo | skulptisto artisto |
Lajos Barta [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barta Lajos estis hungara, foje germana skulptisto. Lia origina familia nomo estis Beck [bek], liaj fratoj estis István Barta (pentristo) kaj Mária Barta (pentristo).
Lajos Barta[1] naskiĝis la 3-an de marto 1899 (laŭ alia informo la 9-an de marto 1899 ) en Budapeŝto, li mortis la 8-an de majo 1986 en Kolonjo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Barta devenis el juda familio. Eĉ kiel infano li estis rimarkita pro sia speciala talento por desegnado. Ekde 1911 li studis ceramikan teknikon en Reĝa Desegna Edukejo de Richard Adolf Zutt, ekde 1915 li studis private de Ede Telcs, post 2 jaroj li ricevis lecionojn pri lignoĉizado. Inter 1920–1922 li studvojaĝis en Italio, sed li laboris ankaŭ en uzino pri terakotoj en Milano, poste li konatiĝis kun la modernaj stiloj en Parizo. En 1936 li frekventis privatan lernejon de Vilmos Aba-Novák. Inter 1938-1943 li vivis kune kun Endre Rozsda (kiel samseksemulo), pro la hungaraj kontraŭjudaj leĝoj ili iris al Parizo, sed dum la nazia erao en 1940 ili lastmomente povis rerifuĝi al Budapeŝto, kie li estis trudlaboristo. Liaj kreaĵoj neniiĝis dum la 2-a mondmilito. En la sekvaj jardekoj li ofte ŝanĝis loĝlokojn en pluraj urboj de Eŭropo, tamen plej ofte en Okcidenta Germanio. Lian postmortan heredaĵon gardas muzeo de Székesfehérvár.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Kolonjo (1968, 1981)
- Parizo (1974)
- Hamburgo (1976)
- Bonn (1977)
- Székesfehérvár (1986)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Menyasszony I. – 1949
- Új élet – 1949
- Boldog Család – 1950
- Flughafenplastik – 1958
- Erotische Bewegung – 1958
- Welle – ĉirkaŭe 1959, Pécs
- Vogel – ĉirkaŭe 1960, Budapeŝto
- Sonnenuhr – ĉirkaŭe 1961, Siófok
- Drei Pferdchen – 1964, Budapeŝto
- Schlafendes Kind – 1966
- Tanz – 1967
- Couple – 1969, Wuppertal / 1970, Bonn
- Schwingende – 1971, Bonn
- Garten Eden – 1973
- Die Schutzsuchenden – 1978, Kolonjo
- Akrobaten – 1980, Mülheim-Ruhr
- Uralte Form – 1985, Kolonjo /1987, Székesfehérvár
-
Die Schwingende (1957), ekde 1971 en la urba ĝardeno de Bonn
-
Couple (1957), ekde 1981 en Wuppertal
-
Frühling (1958), ekde 1982 ĉe la universitato de Siegen
-
Uralte Form (1966), ekde 1985 en Kolonjo
-
Reliefo Pelikánok, Tatabánya, 2021
-
Reliefo Fiú és kutya, 2021
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio germane kun foto kaj bildoj
- biografio hungare kun foto
- biografio kaj aprezo hungare kun bildoj
- biografio hispane
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM44376 hungarlingva datenaro de muzeo