Laujar de Andarax
Laujar de Andarax | |||
---|---|---|---|
Láujar de Andarax (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Laujar de Andarax | ||
Poŝtkodo | 04470 | ||
Retpaĝaro | LaujardeAndarax.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Laujar de Andarax | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 804 [1] | ||
Loĝdenso | 19,6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 36°59′N 2°53′U / 36.983°N, 2.883°U (mapo) Koordinatoj: 36°59′N 2°53′U / 36.983°N, 2.883°U (mapo) | ||
Alto | 918 m | ||
Areo | 92 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Laujar de Andarax [+] | |||
Laujar de Andarax estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 92 km² kie loĝas 1804 geloĝantoj, do loĝdenso estas 19.6 loĝ./km². Láujar de Andarax situas je 69 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Historio
[redakti | redakti fonton]Laujar de Andarax estas rezulto de la unuigo de du domaroj: nome El Auxor kaj El Hizam (aŭ "Alhican" aŭ "Alhiçan"), kiuj unuiĝis kaj etendiĝis laŭlonge de la nuna komarka ŝoseo, kaj estis ankaŭ la kampardomaroj Hormica (aŭ "Ormica") kaj Camacin (aŭ "El Cameçin"), jam malaperintaj.[2] La nomo “Laujar” derivas de “El Auxor”, de la araba "groto" aŭ "montokavo" kaj “Andarax" aŭ "Andaraj” de la araba “drasejo de la vivo”.
En la epoko de Al Andalus okazis ribelo de lokaj islamigitoj kaj malnovaj kristanoj kontraŭ ĵus alvenintaj kolonoj el Jemeno, estrita de Omar Ben Hafsún (`Umar ibn Hafs ibn Ya`fār) el 880 al 918. Poste la kordova kalifo Abd ar-Rahman la 3-a stabiligis la areon.
Muhammad ibn Abd Allah ibn Said ibn Ali ibn Ahmad al-Salmani, plej bone konata kiel Ibn al-Jatib (لسان الدين بن الخطيب), priskribis la urban aspekton de Laujar ĉirkaŭ Alkazabo, la plej grava de la Alpujarra, kaj la famon de la artmetio de silko, nuntempe malaperinta. Li priskribis ankaŭ la kanaletojn por irigacio, kiu konserviĝas ankoraŭ, pere de kiu la lokanoj produktis ĝis tri rikoltojn jare, kies greno estis stokita en subteraj siloj.[3]
En la 18a jarcento Laujar estis grava tekstila centro, kun industrio de silko kaj lano, kaj produktejoj movitaj per hidraŭlika energio, el kio estas kelkaj restoj. La minoj (plumbo, fero kaj gipso), ekspluatitaj jam ekde antikvaj aepokoj, plifortigis la ekonomion. Post la krizo de la tekstila industrio, Laujar ekdependis ĉefe de la agrikulturo, ekzemple de la vinberoj por manĝo, kies sekva krizo markis la finon de ekonomia bonfarto.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 1804 geloĝantoj de la municipo Laujar de Andarax estas 906 inoj kaj 898 viroj. En la 92-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 1736 geloĝantoj, kaj aliaj 68 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 23, 13 inoj kaj 10 viroj, kaj mortis 16, 7 inoj kaj 9 viroj. Tiel la natura kresko estis 7 (0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 746 homoj (41.4%).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de la Enkarnigo
-
Ermitejo de la Animoj
-
Ruinoj de la alkazabo
-
Ponto de la Maŭroj
-
Ermitejo de la Virgulino de la Sano
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Laujar de Andarax - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|