Olten
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Olten (distrikto), Olten (stacidomo) kaj Olten Hammer (stacidomo). |
Olten | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Olten | |||||
Malonva urbocentro de Olten | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Soloturno | ||||
Distrikto | Olten | ||||
Geografia situo | CH1903: 635447 / 244826 (mapo)47.3533333333337.9077777777778Koordinatoj: 47° 21′ N, 7° 54′ O; CH1903: 635447 / 244826 (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 16954 | ||||
Areo | 11,5 km² | ||||
Alteco | 396 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4600 | ||||
Komunumkodo | 2581 | ||||
Mapo de Olten | |||||
Olten estas la ĉefurbo en la samnoma distrikto en la Kantono Soloturno kaj estas la plej granda komunumo de la kantono. Je la 31-a de decembro 2006 la urbo havis 16 954 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas borde de la rivero Aro (rivero) inter la Ĵuraso kaj la Antaŭalpoj. Norde la montara pasejo Hauenstein kondukas la la Kantono Bazelo Kampara.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Olten estas grava fervoj-nodo. En Olten kruciĝas la Gotard-fervojo de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino unuflanke kaj la orient-okcidenta trajnkonekto de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno kaj Ĝenevo aliflanke, krome la linio de Romanshorn al Bielo kaj Neŭŝatelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuaj setlejoj en Olten jam datiĝas el la ŝtonepoko. Arkeologoj dum la lastaj jaroj trovis signifajn restaĵojn de vilaoj kaj bienoj el la romia epoko. Oni supozas, ke la urbo Olten estis fondita de la Grafo de Frohburg, sed ĉar dum la urba inscendio de la jaro 1422 bruliĝis la tuta urba arkivo, mankas hodiaŭ ĉiuj dokumentoj pri la historio mezepoka de Olten.
En la jaro 1383 la urbo Olten estis sieĝita de la Bernanoj kaj Soloturnanoj. Pro fulmotondra ŝtormego la sieĝistoj devis retiriĝi. Laŭ onidiroj la fivetero estis provokita per sorĉistino. Kelkajn tagojn poste oni arestis la sorĉistinon de Niederbipp kaj akuzis ŝin, ke ŝi per sia sorĉo malebligis la konkeron de Olten. Nur dank al la interveno de la edzinoj de la sinjoroj konsilantoj de Berno la virino estis savita de la fajra ekzekuto.
Pro du fajrokatastrofoj komence de la 15-a jarcento la urbo fariĝis malinteresa por Bazelo kaj estis en la jaro 1426 pandigita al Soloturno. En la jaro 1532 la suvereneco de la urbo Olten estis definitive vendita de la episkopo de Bazelo por 1800 guldenoj al.
En la pesta epedemio de la jaro 1611 formortis ĉiuj loĝantoj de la urbo krom 14 civitanoj.
Esperanto-Movado
[redakti | redakti fonton]En la jaroj 1921, 1971, 1992 kaj 1994 okazis en Olten la jarĉefkunveno de Svisa Esperanto-Societo.