Iranaj popoloj
La iranaj popoloj (malnovpersa lingvo: arja, mezepoka persa: eran) estas ensemblo de etnaj grupoj kies komuna karakterizo estas la uzo de iranaj lingvoj kaj ilia komuna deveno de antikvaj popoloj de la irana ebenaĵo.
La iranaj popoloj vivas ĉefe en Mezoriento, Centrazio, Kaŭkazio kaj partoj de la Hinda subkontinento, kvankam popoloj kiuj parolis iranajn lingvojn estis trovitaj en la pasinteco en tuta Eŭrazio, de la Balkanoj ĝis Ŝinĝango en okcidenta Ĉinio. Nuntempe ili formas ĉefan konsiston en Irano kaj Afganio kaj gravan en Pakistano kaj Turkio.
Ĉar la iranaj popoloj ne enfermiĝas geografie ene de la limoj de la nuna ŝtato Irano, kelkfoje estas uzataj aliaj terminoj kiel povus esti en esperanto iranikaj popoloj por eviti konfuziĝon kun la loĝantoj de la ŝtato Irano (irananoj).
La etnaj grupoj kiuj konsistigas la iranajn popolojn venas el branĉo de la antikvaj prairananoj. La eltrovoj arkeologiaj en Rusio, Centrazio kaj Mezoriento donis malmultan informon pri la vivstilo de la unuaj gentoj. La iranaj popoloj ludis tre gravan rolon laŭlonge de la historio: la persoj aĥemenidaj establis unu el la unuaj multnaciaj ŝtatoj en la mondo, kaj la nomadaj skitoj-sarmatoj regis la vastajn ebenaĵojn de Rusio kaj okcidenta Siberio dum jarcentoj, kun grupo de militistaj sarmatinoj kiu eble estigis la grekan legendon pri la amazonoj.
Krome, laŭ kelkaj akademiuloj, la diversaj religioj de la iranaj popoloj, inkluzive de zaratuŝtrismo kaj manikeismo, servis kiel gravaj filozofiaj influoj en la juda-kristana religio. La unuaj iranaj triboj estis la antaŭuloj de multaj aliaj triboj kaj popoloj, inkluzive de la persoj, la kurdoj, la paŝtooj kaj aliaj malpli grandaj etnoj. La iranaj popoloj de la sudo postvivis la konkerojn de Aleksandro la Granda, la intencojn je kultura regado de la araboj islamaj, kaj la invadojn de la mongoloj, dum la nordaj iranaj popoloj estis asimilitaj de la slavoj kaj aliaj eŭropaj popoloj.