Insulo Orleano
Aspekto
Île d’Orléans | ||
---|---|---|
Satelita vido de la Insulo Orleano, centre la bildo. | ||
rivera insulo | ||
Akvejo | rivero Sankt-Laŭrenco | |
Geografia situo | 46° 54′ N, 71° 0′ U (mapo)46.9-71151Koordinatoj: 46° 54′ N, 71° 0′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 34 km | |
Larĝo | 8 km | |
Areo | 191,78 km² | |
Plej alta loko | 151 m | |
Loĝantaro | 7 000 37 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans | |
La Insulo Orleano (france Île d'Orléans) estas insulo apud Kebeko, situanta ĉe la rivero Sankt-Laŭrenco.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La 191,78 km2 granda insulo, havas longon de proksimume 34 km kaj larĝon de 8 km. 6900 homoj loĝas tie[kiam?]. Somere, pro la feriuloj kaj la sezonaj laboristoj, la loĝantaro duobliĝas. Oni trovas la faman preĝejon Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans, la plej malnova preĝejo de la insulo.
Estas la ponto de la Insulo Orleano, inaŭgurita la 6-an de julio 1935, kiu ligas Kebekon kaj la Insulon Orleano per Beauport kaj Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La regiona graflanda magistrato de L'Île-d'Orléans entenas la insulon kaj la jenajn ses magistratojn:
- Sainte-Famille
- Saint-François-de-l'Île-d'Orléans
- Saint-Jean-de-l'Île-d'Orléans
- Saint-Laurent-de-l'Île-d'Orléans
- Sainte-Pétronille
- Saint-Pierre-de-l'Île-d'Orléans
Insulo Orleano kaj Kebekia kulturo
[redakti | redakti fonton]Pluraj kebekiaj kantistoj faris kanton kun inspiro de la insulo Orleano:
- Yves Duteil faris referencon al la insulo kun sia kanto La langue de chez nous.
- Félix Leclerc faris kanton Le Tour de l'île.
- Jean-Pierre Ferland estis inspirata de la insulo per la kanto Chanson pour Félix
- Sylvain Lelièvre same agis kun la kanto Le fleuve
- Monique Leyrac faris same kun la kanto La fille de l'île
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Marina de la Insulo Orleano
-
Museo La Chalouperie
-
Vido al norda flanko de la rivero Sankt-Laŭrenco
-
La frostita rivero Sankt-Laŭrenco apud la insula ponto