Saltu al enhavo

Histerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Histerio
malsano
vdr
Jean-Martin Charcot montras la aplikon de la hipnoto al malsanulo pro histerio nome Blanche Wittman, Gemälde von André Brouillet (1887).

Histerio estas neŭrozo, kiu atakas ĝenerale virinojn, sed kelkfoje ankaŭ virojn kaj eĉ infanojn. La vorto devenas el la greka Υστερία kaj signifas "utera malsano". Tiun vorton oni uzis por montri ke virinoj estas la viktimoj de tiu malsano. Fakte ofte svenis virinoj pro granda emocio, viroj ne. La kaŭzo estas tute simpla: virinoj tiom ligis sin per korsetoj, ke ne estis sufiĉe da spaco por enspiri sufiĉe da aero. Sekvo estis sveno pro manko de oksigeno.

Kvankam ĝi povas manifestiĝi diversmaniere, ĝenerale ĝi komenciĝas per antaŭavertaj simptomoj: senmotiva ridoploro; sento de ovaria doloro, kiu poste ascendas laŭlonge de la ventro kaj brusto ĝis atingi la gorĝon, kvazaŭ bulo ("histeria bulo") estiganta sufokiĝon. Tiam la paciento falas teren, krias kaj konvulsias; ties vizaĝo kongestiĝas kaj tiu povas eĉ perdi dum kelkaj momentoj la konscion. Post varia tempodaŭro de minutoj ĝis horoj, tiu revenas grade al sia normala stato, sed kun sento de intensa laceco, plorado kaj abunda urinado. En kelkaj gravaj kazoj la simptomoj tre intensiĝas kaj la daŭro estas pli longa.

Kvankam la histeria krizo similas al la epilepsia, estas facile distingi ilin unu de la alia, ĉar en ĉi-lasta kazo la malsanulo falas subite teren ien ajn kaj ne povas eviti kelkfoje vundojn kaj brulvundojn; dum en la unua kazo oni sukcesas fali sendanĝere. Krome la epilepsiulo prezentas intensajn konvulsiojn dum kiuj tiu mordas sian langon, eligas urinon kaj eĉ fekaĵojn; kaj, kiam la atako ĉesas, li profunde endormiĝas kaj, vekiĝante, li nenion memoras pri la okazintaĵo.

Ekzistas aliaj formoj de histerio, kiuj prezentiĝas kun aŭ sen konvulsioj, karakterizataj per difektŝanĝoj de la voĉo, kontrakturoj, doloraj aŭ nesensivaj korpopartoj kaj eĉ paralizoj, kiuj povas afekcii la duonon de la korpo aŭ nur unu membron (ĝenerale brakon). Tiuj paralizoj kelkfoje malaperas subite; alifoje persistas longe kaj eĉ povas okazigi muskolan atrofion.

La histerio, karakterizata de granda ekscitiĝo, povas ankaŭ preni la formon de diversaj organaj malsanoj, inter kiuj la histeria blindeco (ambliopeco), kiu ĝenerale trafas knabinojn kaj junajn virinojn, kelkfoje junajn virojn. Ĝi afekcias pleje nur unu okulon, kaj ĝia plej konstanta simptomo estas la malpliiĝo de la vidakreco, ĝis la plena perdo de la vidkapablo (amaŭrozo). Kelkfoje oni rimarkas ankaŭ en la okulo senmovajn (fiksajn) regionojn pli aŭ malpli ampleksajn, sen vidkapablo (skotomo), malfortiĝo aŭ perdo de la vidado en nur duono de la okulo (hemianopsio), lumtimo (fotofobio), duobla vidado, palpebra spasmo ktp.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]